N-ro 6/2014 26a jaro (2a periodo) Redaktis Amelie Matt |
Saluton!
Tagoj mallongiĝas kaj laborkvanto en lernejoj kaj universitatoj kreskas: Kristnasko alproksimiĝas.
Mi esperas ke vi malgraŭ ĉio havas tempon por paŭzeto kaj povas legi pri esperantistoj kaj iliaj historioj de lingvolernado.
Bonan kristnaskon kaj bonan novan jaron!
Ni ĉiuj havis malsamajn kialojn kiam ni eklernis Esperanton. Kiam mi parolis kun esperantistoj, mi ofte surpriziĝis. Kelkaj lernis por komunikado, aliaj ĉar ili ŝatas lingvojn. Mi mem unue legis pri Esperanto, kiam mi studis en Münster, Germanio. Okazis Esperantokurso en mia instituto en la universitato. Ĉar mi bezonis pli da lingvosciencaj kursoj, mi komencis Esperantokurson. Celo ne estis iĝi esperantisto, sed sukcese plenumi ekzamenon. Mi parolis kun mia profesoro kaj menciis, ke mi ne povos daǔrigi venontsemestre, ĉar translokiĝos al Norvegio. Li diris, ke li konas kelkajn esperantistojn tie. Sekvafoje, li ĝoje anoncis, ke li jam kontaktis esperantistojn en Tromsø kaj organizis renkonton por mi. Mi ne elektis iĝi esperantisto, mi simple iĝis.
Mi demandis kelkajn norvegajn kaj eksterlandajn esperantistojn kaj ĉi-tie estas iliaj respondoj al la demando “Kial vi lernis Esperanton?”:
“Mi legis en vikipedio pri Esperanto kaj surpriziĝis, ke la lingvo ankoraŭ havas aktivan komunumon, kiu uzas la lingvon. Mi aŭdis pri Esperanto jam pli frue, en 2004-05, sed tiam mi pensis ke la lingvo estas morta. Poste mi trovis retpaĝon Lernu.net kaj volis kontroli, ĉu Esperanto vere estas tiel facila, kiel esperantistoj rete asertas. Nun, mi uzas Esperanton preskaŭ ĉiutage, almenaŭ ĉiusemajne. Mi parolas Esperanton skajpe kaj skribas en vizaĝlibro."
— Fino de Inter Ni Dirite —