N-ro 2/2019 30a jaro (2a periodo) Redaktis Vidar B. Skratting Muntis Judith P. Abrahamsen |
En tiu ĉi numero de IND vi povas legi la raporton de la landa
kunveno de NJE, kiu aranĝiĝis la 1an de junio.
La landa kongreso markis la finon de la periodo de
la pasinta estraro kaj la elekton de nova. Mi volas uzi tiun
eblecon por danki la estraranojn dum la periodo 2017-2019
pro iliaj kontribuoj kaj pro la bona kunlaboro.
Samtempe, mi antaŭĝojas labori kun niaj novaj
kaj tre kapablaj estraranoj, kaj mi certas ke la venonta
periodo estos plena de sukceso por nia organizo.
Vidar Skretting
Prezidanto de NJE
La kunveno estis malfermita je la 15a10.
La sekretario dissendis alvokon per poŝto, Vizaĝlibro kaj Skajpo 11 tagoj antaŭ la kunveno. Li provis ankaŭ sendi per NJE-listo, sed tio ne funkciis.
La alvoko estis aprobita.
Ĉiu estis elektita.
Vidar prezentis la jarraportojn, la kalkulojn kaj la resumon de 2019.
Neniu propono pri statutŝanĝoj vvenis al la estraro antaŭ la limdato.
Estraro
La estraro trovis nur tri kandidatojn al la estraraj postenoj. La landa kunveno decidis elekti tri homojn por la kvar postenoj, kaj komisiis al la estraro serĉi la kvaran.
Jen la proponoj:
Prezidanto: Vidar Benjamin Skretting
Kasisto: Jacob Fjeld Grevstad
Vicprezidanto: Henrik Håndlykken
Sekretario: Henrik Håndlykken
Ĉiu estis elektita.
Revizio<
La kunveno elektis la jenajn:
Revizoro: Amelie Matt
Vicrevizoro: Matias Särkelä Jentoft
Elekta komisiono
La kunveno elektis la jenajn membrojn por la elekta komisiono:
Vidar Benjamin Skretting
Henrik Håndlykken
La landa kunveno de NEL diskutas la estontecon de Esperantonia, kaj Amelie petis komentojn de NJE. La landa kunveno diskutis la aferon, kaj Amelie reprezentos la diskuton al NEL.
La kunveno finiĝis je la 16a10.
© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo
N-ro 79