N-ro 2/2018 30a jaro (2a periodo) Redaktis Vidar kaj Matias Muntis Judith P. Abrahamsen |
Hello and welcome to this edition of IND. From now on we will publish all our articles in English, since we are aiming to reach a bigger international audience.
Hodiaŭ, kiam ni skribas tion, estas unua de aprilo, kiam multaj norvegaj gazetoj tradicie publikigas ŝerco-novaĵojn.
Do ni ne volis esti pli malbonaj ĉi tie en IND!
Dankon al Jozefo Kiss de Hungario pri poemon kion li sendis al ni. Ni estas feliĉaj ke ni havas legantoj ĉirkau la globo.
Feliĉan paskon (se vi festas ĝin aŭ nur ĝuas kelkajn feriajn tagojn)!
-La redaktoroj,
Vidar kaj Matias
Verkis Vidar Skretting
Ofte diriĝas ke la celo de Esperanto estas ke ĝi iĝu la sennacia lingvo por internacia komunikado, por kio oni ofte uzas la terminon lingvafrankao, kiu angle kaj norvege estas «lingua franca». Sed kial oni uzas tiun terminon por internacia lingvo? Surface, aspektas kiel la vorto devenas el la Franca lingvo. Tiu ne estas malbona diveno. Kiel ni scias, antaŭ ne mallonge, per kiu mi celas la periodon antaŭ la dominado de la Angla, la Franca estis la internacia lingvo. La Franca havis pozicion kiel la lingvo de la Eŭropaj elitoj kaj reĝaj kortegoj dum jarcentoj, kaj krom tio, la lingvo disvastiĝis tra grandaj partoj de la mondo danke al la franca kolonirego de la 19a jarcento. Pro tio, ĝi iĝis unu el la plej uzataj lingvoj por diplomatio, scienco kaj internacia komunikado ĝenerale.
Sed la originala lingvafrankao ne estis la Franca, kaj ĝia nomo ne rekte devenas de la Franca. En la vero, ĝi havas multajn komunajn karakterizaĵojn kun Esperanto, ĉar ĝi ne apartenis al unu nacio, kaj nur uziĝis por faciligi internacian komunikadon. La originala lingvafrankao paroliĝis en la havenoj de la Mediteranea Maro ekde la 1000aj jaroj ĝis la 19a jarcento, kaj ekuzis ĝin komercistoj de Suda Eŭropo kiuj kunlaboradis kaj komercadis kun la lokaj popoloj en la arabaj kaj la grekparolantaj landoj de la Mediteranea Maro. Ankaŭfoje kiel Esperanto, la baza vortaro de la lingvafrankao devenis de la latinidaj lingvoj, sed kun pli simpla gramatiko. Krome enmiksiĝis vortoj de la araba, la greka kaj la aliaj lingvoj de la regiono dum la lingvo uziĝis de tiuj diversaj popoloj. La longa vivo de tiu lingvo tra konfliktplenaj jarcentoj montras ke komuna, neŭtrala lingvo estas kaj utila kaj kredebla projekto – internacia komunikado ĉiam ekzistas, kaj oni devas trovi la plej bonan solvon por subteni ĝin.
Fine, kial nomiĝas la lingvo lingvafrankao, kvankam la lingvo ne estas bazita sur la Franca? Tio estas unu el la amuzaj hazardoj de la historio. En la Mezoriento en tiu periodo, kvankam la vorto franko (poste ŝanĝiĝis la prononco al la moderna franco), signifis personon de Francio, ne uziĝis sole por ili. Kiel oni legas en samtempaj arabaj rakontoj de la krucaj militiroj, la araboj, kaj ankaŭ la grekoj, nomis ĉiujn homojn el Okcidenta Eŭropo frankoj, ĉu ili venis el Francio aŭ ne. Do, la lingvo iĝis la lingvo de la frankoj, kvankam ĝi fakte ne apartenis al iu ajn popolo. Sed Esperanto tamen apartenas al esperantistoj, ĉu ne?.
Har du meldt deg på Skandinavisk kongress (esperantonordio.org)? Uhlens legat tilbyr reisestøtte til medlemmer av NJE under 30 år som skal på Skandinavisk kongress. Alle som er født i 1988 eller senere kan få refundert 1000 kroner av deltakeravgiften, slik at du bare betaler NOK 1 600 for kongressen. I tillegg kan du søke støtte for reise t/r Oslo. I utgangspunktet dekkes rimeligste reisemåte.
Søknadsskjema kan lastes ned via http://esperanto.no/uhlen, og sendes på e-post til uhlen@esperanto.no.
Søknadsfrist: 15. april.
Judith P. Abrahamsen
© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo
N-ro 67
Leganto en Hungario, Jozefo Kiss, sendis al ni ĉi tiun amuzan poemon. Multan dankon!
Avĉjo estos prujnokovrita