N-ro 5/2015 27a jaro (2a periodo) Redaktis Amelie Matt Muntis Judith P. Abrahamsen |
Ĉu vi ankoraŭ ne scias
kion donaci al viaj amikoj
kaj familio?
Ni havas solvon: Membrecon en TEJO/UEA – aŭ ia alia
klubo/asocio kun bona celo. En ĉi tiu eldono de IND
vi povas legi kial membrecoj gravas.
Bonan kristnaskon!.
Ĝis!
Amelie
Tendenco en asocioj sen financaj celoj estas, ke membronombroj malkreskas – ni vidas tion ne nur en nia organizo, sed ankaŭ ĉe niaj najbaraj junularaj organizoj SEJU kaj FEJO. Kial ne simple malfondi klubojn kaj organizojn? Senmembrece oni povas lerni Esperanton (ekzemple per Duolingo aŭ lernu.net) kaj per interreto oni povas kontakti kaj interparoli kun esperantistoj en la tuta mondo. Kial ni tamen bezonas Esperanto-asociojn?
En la novembra Revuo Esperanto skribis TEJO-prezidanto Michael Boris Mandirola tion pri la graveco de eksteraj rilatoj en TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo):
«La mondo havas lingvan problemon kaj ni havas la plej justan kaj efikan solvon al tiu problemo; nia tasko kiel esperantistoj estas konsciigi onin pri la lingva problemo kaj proponi nian solvon. Tamen ne sufiĉas tion diri inter ni, ni devas tion taŭge komprenigi al la neesperantistoj kaj aparte al la homoj, kiuj agadas por socia ŝanĝo, kaj al tiuj, kiuj estas aŭ estos en la decidaj tavoloj. Tial gravas eksteraj rilatoj por ni kaj ankaŭ por trovi “kunvojaĝantojn” en aliaj sociaj movadoj, kies celoj estas plibonigo kaj plijustigo de la mondo, kaj kun kiuj ni povas labori por mondo pli justa kun Esperanto en la komuna celaro.
Sennomulo skribis en iu Esperanta gazeto, ke TEJO iĝos superflua kaj en la nova reta epoko li povus parte pravi. TEJO iniciatis kaj kunordigas fierindajn agadojn, sed nuntempe multaj projektoj naskiĝas spontanee en nia komunumo sen organiza subteno, kiel Muzaiko, kaj aliajn povus realigi niaj landaj sekcioj sen la neceso de iu centra kunordigo. Tiu sennomulo tamen klare ne komprenas, ke ĝuste pro sia laboro sur la kampo de eksteraj rilatoj TEJO ne povas UEA iĝi superflua. Formala organizo estas nepra postulo por partopreni plene internaciajn junularajn forumojn. Ĉu vi povas imagi, ke entuziasma esperantisto aperu de nenio en pinta internacia renkontiĝo de junularaj organizoj kaj komencu paroli pri Esperanto al la gvidantoj de aliaj tutmondaj organizoj?
Se jes, via imago mistrafas la realon. Necesas konstanta laboro dum pluraj jaroj […]. Nun TEJO estas perceptata en la junulara civitana sociaro (eŭropnivele, sed ĉiam pli tutmonde) kiel ia “gardhundo” de lingvaj rajtoj kaj lingva justeco. Tio estas gravega rolo, kaj ni povas konstati nian efikon per la ĉiam pli ofta mencio de lingvoj, kiam oni parolas pri rajtoj kaj diskriminacioj. Ĉiam pli da internacie aktivaj gejunuloj (inter kiuj kelkaj estas politikistoj kaj aliaj certe estonte estos) scias, kio estas Esperanto, ke ĝi vivas, ke estas junulara Esperanto-organizo tre aktiva kaj engaĝita, kiu kapablas kompetente kontribui al la komunaj laboroj pri lingvaj temoj kaj ne nur. Kelkaj eĉ eklernis Esperanton. […] Kompreneble asocio ne povas konsisti simple el eksteraj rilatoj, ja oni ne povas reprezenti nenion, sed sukcesaj eksteraj.
Estas tre fierige reprezenti TEJOn; ni foje sidas inter gigantoj kun milionoj da membroj, dekoj da homoj en la stabo, kaj ni rimarkas, kiom relative multe ni sukcesas fari danke al la entuziasmo kaj la motiviĝo de niaj aktivuloj inspiritaj de granda idealo kaj mirinda komunumo. Ni bezonas renovigi la kondiĉojn, en kiuj ni povu tion fari – ni ankoraŭ havas ion gravan por diri al la mondo.»
Finfine venis la tempo kiun ni atendis dum la tuta jaro, plena de neĝo, kantoj, bona manĝaĵo kaj agrablaj vesperoj kun familio kaj amikoj. Aŭ tio estas kion ni esperas. Kutime sentas la plejmulto de ni ke la julo, kaj precipe la tagoj antaŭ ĝi, ankaŭ estas plenaj kun streso. Kaj laŭ mia opinio, kun kiu mi supozas ke multaj homoj samopinias, la plej stresa afero dum la julo estas la butikumado. Mi tute ne amas butikumadon ĝenerale, kaj la miloj da aliaj personoj kiuj stresas ĉirkaŭe kaj timas ke ĉio ne pretos por kristnasko ne plibonigas ĝin. Mi ĉiam volas diri al ili ke la plej grava afero en la julo estas la tempo kiun vi havos kun via familio, kaj la manĝaĵo, kompreneble. Ni estu honestaj – neniu memoras kion li ricevis de kiu pasintjule – neniu! Kial vi estas tiom okupitaj pri la aĉetado?!
Ĉiuokaze, mi fakte volis skribi pri nova afero kiu nomiĝas “Nigra Vendredo” aŭ “Black Friday”. Kiam mi aŭdis la nomon unuafoje, mi supozis ke ĝi montras al iu katastrofo aŭ teroragado pri kiu mi ne aŭdis antaŭe. Kaj kiam mi vidas la bildojn kaj filmojn de ĝi nun, mi pensas ke eble mi pravis. Ĉi tiu tradicio, kiun mi rigardas kiel la plej malbonan el la multaj malbonaj tradicioj kiujn ni adoptis de Usono lasttempe, estas la plej granda tago de butikumado en la jaro, kun prezoj pli malaltaj ol io ajn. La rezulto estas scenoj similaj al milito, kun frenezaj aĉetantoj kiuj interbatalas por aĉeti ion kio probable fine restos en iu ŝranko kaj neniam uziĝos.
Ne, rezistu tiun fenomenon – ne stresu, sed ĝuu pri la Zamenhofa tago en antaŭjultempo kaj estu kun viaj karaj dum senstresaj festotagoj – kaj kompreneble aĉetu la juldonacojn interrete! Bonan julon!
- Nestresema membro de NJE
© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo
N-ro 53