N-ro 3/2015 27a jaro (2a periodo) Redaktis Amelie Matt Muntis Judith P. Abrahamsen |
«Poŝtkartlando», Michal diris kiam ni sidis sur la pinto je 802 metroj, «vere estas poŝtkartlando!» Post du penigaj horoj supren ni atingis la pinton de monto Buren apud Tromsø (foto). De tie ni povis vidi multajn fjordojn, montojn kaj insulojn ĉirkaŭ Tromsø. La suno brilis kaj la panoramo vere taŭgis kiel poŝtkarto. Michal biciklis dum siaj someraj ferioj de Rovaniemi en norda Finnlando al Tromsø - ĉirkaŭ 600 kilometrojn tra arbaroj, pasinte lagojn, riverojn kaj multajn boacojn. Sed la naturon en Norvegio li plej multe ŝatis. Ne estis lia unua vizito en Tromsø. En februaro 2012 li partoprenis la nordluman renkontiĝon kun 12 aliaj junuloj kiuj volis vidi aŭroron (legu pli en IND 2/2012). Post la nuna mallonga vizito en Tromsø, li pluveturis al Svalbardo per velŝipo. Tie li estis samtempe kun kvar membroj el la esperantoklubo de Tromsø, sed bedaŭrinde li ne havis tempon renkonti ilin. Certe ne ofte okazas ke kvin esperantistoj estas en Svalbardo samtempe! Poste li reveturis bicikle de Tromsø tra la bela insulo Senja al Svedio kaj post tio al Kolari en Finnlando. De tie li prenis trajnon reen al Helsinko.
Dum la someraj ferioj mi vojaĝadis en Israelo, kaj unu tagon mi estis en Nazareto, kiu laŭ la tradicio estis la hejmurbo de Jesuo. En tiu urbo estas du grandaj preĝejoj, unu katolika kaj unu ortodoksa, kaj la anoj de ĉiu el ili diras ke ilia preĝejo troviĝas en la loko kie vizitis la anĝelo Maria-n por diri ke ŝi estos la patrino de la Mesio. La katolika preĝejo estas la pli nova el ili, kaj ĝi konstruiĝis dum la sesdekaj jaroj en tre moderna kaj interesa stilo. La parto kiu plej plaĉas al mi estis ekspozicio kun multaj bildoj de Maria kaj la juna Jesuo de diversaj landoj, faritaj en la propraj naciaj artaj stiloj. (Vidu ekzemplojn sube.)
Kaj tuj mi tie vidis landon pri kiu mi ne aŭdis antaŭe: “Esperantos”! Krom la skriberaro estis la bildo tre bela, kaj mi ne jam vidis la Esperantan stelon uzitan en religia konteksto kiel tiun! Mi ankaŭ ŝatis ĝian tekston (Nia sinjorino de la Espero, Patronino de la Esperantistoj). Mi sciis ke estis kelkaj religiaj grupoj kun ligiloj kun Esperanto (serĉu ekzemple “Oomoto” en Vikipedio). Sed mi tute ne sciis ke estas homoj kiuj rigardis Maria-n kiel la Patroninon de Esperantujo! Mi ankaŭ tre miris kaj ĝojis pri tio ke Esperanto trovis lokon inter la aliaj nacioj en la ekspozicio, tio vere estis bona signo kaj suprizo. Ĉu vi iam vidis Esperanton kie vi tute ne atendis ĝin? Aŭ ĉu vi scias pli pri Esperanto kaj religio? Skribu al ni!
Membro de NJE
© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo
N-ro 51