N-ro 5/2014 26a jaro (2a periodo) Redaktis Hilde L. Bye Muntis Judith P. Abrahamsen |
Ni esperantistoj loĝas en diversaj anguloj en nia longa lando kaj ne ĉiam havas tempon vojaĝi longe por renkonti aliajn esperantistojn. Tial ni kunvenas rete. Preparu tason kun teo kaj malstreĉiĝu – esperantobabilado venos hejmen al vi! Ni kunvenas per skajpo kaj babilas pri io ajn, ekzemple renkontiĝoj, vojaĝoj aŭ simple la vetero. Pasintfoje kunvenis esperantistoj el la norda kaj suda partoj de du landoj: de Norvegio kaj Finnlando.
Nia venonta mojosa vespero okazos merkrede, la 29an de oktobro je la 20a horo skajpe. Se vi estos en Oslo dum tiu vespero, vi povos renkonti esperantistojn hejme ĉe Leif Arne Storset en Dynekilgata 19a (proksime de Carl Berner) je la 19.30 horo. Bv. sendi mesaĝon al li antaŭe, limtempo estas 3 horojn antaŭ komenco, t.e. je 16.30. Por partopreni skajpe, vi simple bezonas komunikilon Skype kaj aldoni nin (ekzemple min: elchretterin) al via kontaktlisto. Ĝis venonta mojosa vespero!
Ameie Matt
© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo
N-ro 48
Verkis Johanna Andersson
(origine: «Vi får se»).
Tradukis el la sveda: Hilde L. Bye
Grafike aranĝis: J. P. Abrahamsen
— Fino de Inter Ni Dirite —