N-ro 6/2012 24a jaro (2a periodo) Redaktis Einar Faanes Muntis Judith P. Abrahamsen |
Vintro venas nun al Skandinavio.
En Stokholmo ni havas fine neĝon kaj malvarman temperaturon.
Probable tio ankaŭ veras kie loĝas vi. Kelkaj trovas tion maloportuna,
sed mi nur atendas ke glacio ekkovros la lagojn tiel
ke mi povos utiligi miajn novajn sketilojn.
Ĝuu la vintron kaj la venontan lumfeston.
– Brakumojn de Ejnro
Vintro venis finfine. Tra mia fenestro mi vidas trajntrakojn kaj la novan nacian stadionon por piedpilko en Svedio, konstruaĵon tiom pridisputitan ke la sponsoro decidis ne meti la firmaan nomon sur ĝi. Tapiŝo de neĝo kovras ĉion. Huliganoj frostas. Vojaĝantoj survoje al la laborejo sakras pro la oftaj problemoj pri trajnoj ĉi-sezone.
Mi sidas hejme, kun taso da kafo ĉeflanke, rigardas tra la fenestron al la malvarmo ekstere, kaj ĝuas. Mi trikas. Vintra tempo signifas varmajn vestaĵojn, lanon kaj trikadon. Kutime mi sukcesas triki almenaŭ paron da ŝtrumpoj, koltukon kaj kelkajn ĉapojn dum tiu ĉi sezono. Mi trikas bivakĉapon, ankaŭ konatan kiel balaklavo aŭ rabistĉapo; ĉapon kiu kovras la tutan kapon krom la okuloj kaj partoj de l' vizaĝo.
Multaj asocias tiajn ĉapojn al bankrabado, tio tute ne strangas. En Svedio la kutima nomo estas 'rånarluva', rabistĉapo. Tra la historio ĝi tamen uziĝis por multaj aliaj celoj, plejofte por varmigi (la tutan kapon) aŭ por kaŝi identecon. Ekonomian fridecon ja diskuteblas sed klaras al mi ke tiuj kiuj utiligas tiun ĉi vestaĵon en bankoj faras tiel por sin defendi kontraŭ nek mona frido nek morala frosto, sed por sian identecon kaŝi de observemaj okuloj.
La anglalingva (kaj en kelkaj aliaj lingvoj) nomo 'balaclava' venas de la ukrainia-krimea urbo Balaklava, probable ĉar britaj soldatoj ricevis tiajn dum ili restis tie dum la krimea milito. Varmigaj ili estas, tial ilin kutime uzis skiistoj. Sin vesti per ia teksa tubo kaj ĉapelo estas simila variaĵo tamen kutime ne same varmiga.
La bivakĉapo asociiĝas ofte pli intime al la emo resti anonima ol varma. Ĝi estas firme ligita al ribelado kaj eksterflua politiko. Kelkajn famulojn oni ne rekonus sen la bivakĉapo. Antaŭnelonge ni povis vidi la membrojn de rusa anarĥiist-punkmuzikgrupo Pussy Riot kantantajn en rusortodoksa preĝejo, sin vestintaj per multkoloraj kaj bele ornamitaj bivakĉapoj. Dum la posta jura-politika proceso tiuj ĉapoj iĝis simbolo por tiuj kiuj subtenis la grupon. Pluraj famuloj, ekzemple kantistino Madonna aperis sin vestinte tiel.
Alia persono kies famo asociiĝas al lia bivakĉapo (kaj lia pipo), parte ĉar oni ne (certe) konas lian veran identecon estas Subkomandanto Marcos. Li aperis ĉe la politika scenejo en la jaro 1994 kiel parolestro de indiĝena armeo kiu protestis kontraŭ Liberkomerca Interkonsento de Norda Ameriko (NAFTA) kaj iris en Meksikan ŝtaton Ĉiapason. La Zapatista Armeo por Nacia Liberiĝo (EZLN) kaj Subkomandanto Marcos iĝis simboloj por tiutempa lukto kontraŭ novliberalismo, manko de demokratio kaj opreso de indiĝenaj popoloj. Lia bivakĉapo, per kia sin vestis ankaŭ aliaj EZLN-anoj, ne nur kaŝis identecojn sed ankaŭ havis uniforman funkcion, simbolis ke iliaj unuopaj personecoj ne gravas, kaj ke ili estis unuiĝintaj en la lukto.
Mi mem simple uzos mian bivakĉapon kiam mi sketas, nur por min kaŝi de l' frosto.
© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo
N-ro 37
— Fino de Inter Ni Dirite —