N-ro 1/2012 24a jaro (2a periodo) Redaktis Amelie Matt Muntis Judith P. Abrahamsen |
En februaro, NJE aranĝos kabansemajnfinon
en Brensholmen apud Tromsø. Nun estas
sufiĉe da aliĝantoj kaj oni ne plu povas aliĝi.
Ni renkontiĝos esperantistojn ne nur de Norvegio,
sed ankaŭ estas partoprenontoj de
Finnlando kaj Anglio. Vere internacia renkontiĝo
en la preskaŭ plej norda angulo de Norvegio!
La raporto pri la norda lumo-renkontiĝo sekvos
en la venonta eldono de IND.
– Amelie
Ĉiu nova jaro komenciĝas kun bonaj intencoj. Oni volas ĉesigi fumadon, redukti pezon aŭ eviti streson. Kelkfoje oni sukcesas, sed ofte la intencoj ne transvivas februaron.
En januaro, la ekzercadejoj viglegas kaj ĉiuj estas entuziasmaj. Multaj planas trejni sin multfoje kaj longe, ĉar ili malbonkonsciencas post kristnaska glutemeco, sed tio ne estas bona ideo. La plej multaj bonaj intencoj malsukcesas en februaro, ĉar la intencoj ne estis atingeblaj.
Ofte, la intencoj ne estas sufiĉe konkretaj. ”Mi volas redukti pezon” ne sufiĉas. La intenco devas esti klara kaj konkreta. ”Mi volas maldikiĝi kvarkilograme” estas pli bone. Oni bezonas klaran celon. Se vi volas komenci trejnadon, ne havu tro grandajn, nerealismajn planojn. Diri ”Mi volas kuri maratonon ĉi-jare” ne bonas, se vi neniam posedis kurŝuojn. Realisma intenco estus ”Mi volas rapidpromeni ĉiutage”. Tre gravas, ke oni kalkulas kun malzenitoj kaj malfacilaj tempoj. Ne funkcias dieti, kiam la tuta familio festmanĝas. Oni nur malfeliĉas kaj verŝajne prokrastas la intencon ĝis la venonta jaro.
Helpas glui entuziasmigan notaĵon sur la fridujo, kiu admonas vin nokte, kiam vi apetitas. Aŭ telefoni al amiko, kiam la cigaredoj logas. Deklaru vian intencon al viaj amikoj, ĉar vi certe ne volas malsukcesi antaŭ ili. Eble ili havus la saman intencon kaj vi volas trejni kune?
Amelie Matt
Etter planen skulle IJK – den årlege vekeslange sommarleiren med hundrevis av ungdomar – gått av stabelen i Tenri i Japan i sumar. Diverre har dei slitt med organiseringa og måtte gi opp forsøket. Men fatt mot: TEJO (Tutmonda esperantista junulara organizo, som NJE er tilknytt) jobba på spreng i tre veker saman med både Kina og Vietnam, og sistnemnde kjem til å arrangera IJK i år. Byen er Hanoi, Vietnam, og datoane er enno 5.–12. august. Gle deg til god, gamaldags esperantofest!
Leif Arne Storset
© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo
N-ro 32
— Fino de Inter Ni Dirite —