Inter ni dirite 5/2011


N-ro 5/2011
23a jaro (2a periodo)
Redaktis Hilde Iren L. Bye
Muntis Judith P. Abrahamsen

Les om Vidar og Matias,
og deres opplevelser på interrail
i Øst-Europa og på Balkan,
og deres møter med esperantister
via Pasporta Servo.

Hilde Iren Lagnason Bye

 

Fulmvizite al ses landoj


 

Dum somero 2009 mi kaj Matias Jentoft unuafoje vojaĝis ferie per Pasporta Servo. Sekvas raporto de tiu vojaĝo.

Tuj post kiam ni eklernis esper­anton kiel 14-jar­uloj, ni deziris sperti unu el la plej oftaj kialoj por uzi esperanton – feriadon per Pasporta Servo. Do, kiam ni plenaĝiĝis kaj evitis malpermesojn de maltrankvilaj gepatroj, ni finfine povis fari la longe prokrastitan vojaĝon. Ni iris fervoje per Initerrelo. Pasporta Servo tre konvenis por tio, kaj  pro la granda nombro de gastigantoj en Eŭropo kaj ĉar senpaga tranoktado utilegas por malriĉaj studentoj. La vojaĝado daŭris tri semajnojn, kaj la ĉefa celo estis Okcidenta Eŭropo kaj la balkanaj landoj. Planado ne estas nia plej forta flanko, tial ĉiam estis ekscite iri al interretkafejo en ĉiu nova urbo por vidi ĉu ni ricevis respondon al nia hieraŭa peto. Ĝenerale sukcesis, fakte la sola loko kie ni ne loĝis per Pasporta Servo estis en Sibiu, ĉar ĉiuj gastigantoj feriis eksterurbe. Tamen ili helpis nin trovi bonan kaj malmultekostan alternativon.

Neniu el ni estis "spertaj" esperantistoj, ni preskaŭ neniam aktive parolis esper­anton antaŭe, ni estis junaj kaj streĉitaj. La unua etapo estis senhalta el Oslo al Berlino, kie ni nur restis dum kelkaj horoj por viziti amikojn, kaj poste ni iris al Lepsiko kaj nia unua renkonto kun Pasporta Servo. Nia gastiganto David bonkore bonvengis nin. Formetinte niajn sakojn, ni invitiĝis urben kune kun David kaj liaj geamikoj, kaj havis tre plaĉan vesperon. Estis tre ripozige sperti kiel facile estas paroli esperanton. Komuna volo por komprenado helpis nin komence, kaj tuj kiam ni estis alkutimitaj, la komunikado facilis kaj fluis dum la tuta vojaĝo. De Lepsiko ni pluiris al Prago. Ĉi tie la familio Pistikova kune kun multaj aliaj lokaj esperantistoj bonvenigis nin, kun kiuj ni vespermanĝis kaj babilis. La Pistikovoj estas tre aktivaj esperantistoj kaj gastig­antoj, kiuj bonvole ricevis kaj enloĝigis nin en sia sola  dormĉambro, kune kun si mem kaj la familia hundo. La filo Vit donis al ni bonegan ĉiĉeronadon en la urbo, kaj ni entute havis tre agrablan restadon.


Kune kun la lokaj esperantistoj en Prago

Neniu dubo pri kiun lingvon ni parolis

La sekva halto estis Budapeŝto, kie ni loĝis ĉe nejuna geedza paro en la urbo­centro. Tie, kiel en la aliaj PS-lokoj, ni miris pri la ega fido kiu montriĝis al ni. Nia gast­iganto devis iri eksterurben dum kelkaj tagoj, kaj donis al ni ŝlosilojn kaj lasis nin iri kaj reveni laŭ nia volo. Intertempe lia edzino prezentis al ni kuketojn kaj bonan vespermanĝon. Ŝi parolis nur la hungaran, sed komunikado ne mankis; per hungara-esperanta vortaro ŝi volis kaj povis averti nin ke ŝi ronkas. Post tio kaj sekve kelktaga restado en Rumanio, ni iris al Sofio. Kiel  sciate, estas tute arbitre kian enloĝigadon oni havas per Pasporta Servo. Ĉi-foje nia gastig­anto donis al ni propran, grandegan apartamenton kun du banejoj, trejnejo kaj piano por libera uzado. Krom tio ili aranĝis ke alia loka esperantisto, S-ro Vladimir, estu nia ĉiĉerono. Krom la bonega ĉiĉeronado, li ankaŭ donis interesan rakonton pri la vivo dum la malvarma milito, kiu pli ekscitis pro lia laboro kiel militista piloto. Poste en Beogrado ni loĝis ĉe juna paro, kiu ambaŭ estis esperantistoj. La urbo estis tre viva pro la olimpiaj ludoj studentaj kiuj okazis samtempe, multego da junuloj  festis dum la noktoj, kaj feliĉe niaj gastigantoj ne ĝeniĝis  pro malfruaj revenoj.  Ni kune havis tre agrablan vesperon en loka manĝejo lastatage, kaj hodiaŭ ni ankoraŭ estas en kontakto kun ili.


Matias kaj Vladimir en Sofio.

Idilia momento en Braĉ

La restado en Kroatio, pri kiu ni pensis ke konsistos nur el banado kaj amasoj da turistoj, iĝis granda sur­prizo. Nia gastiganto ne loĝis en Split, kiel ni kredis, sed en insulo Braĉ proksimume horan veturon for. De la ŝiphaltejo ni devis petveturi dum 45 minutoj al eta vilaĝo  meze de la insulo kun nur 200 enloĝantoj. La vilaĝo estis tiel izolita ke la loka dialekto estas tute nekomprenebla por aliuloj, kaj kompreneble vizitantaj turistoj estis maloftaĵo. Nia gastiganto mem estis bienulo, do ni nur manĝis lian memfaritan manĝaĵon. Mirinde ankaŭ estis helpi lin manĝigi siajn ŝafojn kaj kaprojn en idiliaj, mediteraneaj ĉirkaŭaĵoj. Post tio kaj finfine unu trankvila tago ĉe la strando nur restis du tagoj el nia bileto, kaj sekvis 48-hora senhalta fervojvojaĝo hejmen al Oslo.

Estis entute tre mirindaj ferioj, kaj mirinda unua renkonto kun la esperanta mondo. Tre diversaj homoj gastigis nin, sed ĉiuj estis tre agrablaj kaj helpemaj, kaj volonte donis al ni scion pri siaj kulturo kaj lando. Inspirite de tiu sperto de internacia amikeco per Esper­anto, mi decidis pluaktivi en la movado. Finfine ĉi-jare mi pretis gast­igi mem, kaj ricevis mian unuan gaston en aŭgusto. Laŭ mi ne estas pli bona metodo por lerni, uzi kaj ĝui esperanton ol Pasporta Servo, do ne hezitu provi! Certe vi havos ekscitan tempon.

Vidar B. Skretting


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 30

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004