N-ro 3/04 16a jaro (2a periodo) Redaktis: Leif Arne Storset |
Malfrue, sed bone venas la nova IND! Nun la norvega studjaro jam de longe komenciĝis – sed por multaj norvegoj ne en Norvegio. Ĉu vi pripensas studadon en eksterlando? Nuntempe tio eblas multe pli facile ol antaŭe. Por inspiro, legu pri la travivaĵoj de Espen Stranger-Johannessen en Sevilla.
Bonan legadon!
Leif Arne Storset
Redaktanto
de Espen Stranger-Johannessen
Studi eksterlande fariĝas pli kaj pli populare. Neniam antaŭe tiom da norvegoj studis eksterlande, kaj precipe per la interŝanĝ-programo Erasmus (sed ankaŭ aliaj kaj alie) estas nun kaj facile kaj ekonomie tre favore. Sed kiel estas studi eksterlande, kaj kioj estas la malsamoj? Kiel estas studi en alia lingvo?
Dum la lastaj jaroj mi studis en tri malsamaj landoj. Unue en Bergen, due en Umeå, Svedio, kaj trie en Sevilla, Hispanio. Jen kelkaj spertoj/pensoj pri studi eksterlande.
Norvegio
Mia komparo kun Norvegio (antaŭ kelkaj jaroj, do, la malnova sistemo) estas tra la unujara baza studo de historio (grunnfag). Ĉ. 200 homoj estis ni studantoj (ĉe tiu nombro oni vere ne povas bone diveni, ĉu?) aŭskultantaj tedajn prelegojn ĉiun tagon dum tuta jaro. Ĉe la fino de ĉiu duona studjaro oni havis ekzamenon – jen ĉio… Ni legis la 6 volumojn de historia verkaro, kaj unu-du aliajn librojn en la unua duona studjaro, kaj ankaŭ sufiĉe multajn librojn en la dua studjarduono. Al mi tio ŝajnis esti teda kaj tradicia modelo de prelego – «antaŭlegado».
Svedio
Sufiĉe mala estis la situacio en Svedio, kie mi studis gendro-sciencon kaj sociologion. La studgrupo estis dekona kompare kun Norvegio, kaj estis diversaj formoj de ekzamenoj ĉiun monaton. Se oni maltrafis aŭ malsukcesis unu, oni simple iru al la postmonate venonta! Estis parte prelegoj, parte «seminarioj» – diskutrondoj. En Umeå ni grandparte legis artikolojn, sed tio dependis multe de la fako. En Svedio estas kvar niveloj en ĉiu duonjaro, kaj duonjare oni kutime skribas akademian verketon, simile al la norvega «mellomfagsoppgave», sed laŭ la nivelo. Tiel oni prepariĝas por skribi akademie, kion multaj norvegoj studante/-onte «hovedfagsoppgave» opinias mankanta. Tamen tiu granda verko en la norvega sistemo mankas en Svedio, kie oni anstataŭe skribas pli seriozan/profundan «mellomfagsoppgave» («D-uppsats») en la kvara duona studjaro.
Sevilla Paloma |
Hispanio
Ankaŭ en Sevilla mi studis historion, kaj la situacio similas al la norvega, sed ankaŭ tie la klaso estis dekono kompare kun en Norvegio. Ni ricevis listegon de libroj legindaj sed ne legendaj, sed dum la ekzameno mi komprenis ke plejparte gravas kion diras la instruisto, ne la libroj! En Norvegio estis tute male, la prelegoj ne vere helpis multe al la prepariĝo por la ekzameno, kaj multaj studantoj ne aperis en la lecionoj. Verŝajne tio proas la manieron ekzameni. Tiu estis sufiĉe detalnivela kaj konkreta en Sevilla, kaj la instruisto faris demandojn laŭ siaj prelegoj. En Norvegio la ekzameno estis unu «granda» demando, postulanta horojn da skribado pri iu ĝenerala temo.
Mi ofte demandas min kaj diskutas kiun sistemon estas la plej bona. Mi ŝatas la interagon en malgranda grupo inter la studantoj kaj instruistoj kiel en la svedaj diskutrondoj, kaj la multan verkadon. Sed mankas la serioza nivelo de la norvega «hovedfagsoppgave», kiu cetere troviĝas alilande kiel unu- aŭ dujara studo.
Studi en fremda lando/lingvo
Kompreneble la sveda lingvo tiom similas al la norvega ke oni ne povas paroli pri defio. Sed tio tamen pensigas min pri studi en fremda lingvo, kion mi pli forte spertis ĉi-printempe en Sevilla.
Antaŭ ol mi iris/decidis, mi dubis ĉu mia scio de la hispana post du-tri monatoj en Ekvadoro sufiĉus por studi en Hispanio. Mi rajtis akcepti stipendion de la ŝtata studentfonduso (Lånekassen) por studi la lingvon tie dum monato antaŭ la komenciĝo de mia studado, sed tamen evidentiĝis ke tio tute ne sufiĉis. La problemo ŝajnis al mi esti ne ke mi mem ne kapablis paroli, sed ke la nivelo/profundeco de la prelegoj estis tiom alta/granda ke mi apenaŭ komprenis ion ajn. Legi en la hispana estis same malfacile – kiam temis pri fakaj libroj. Kaj – tre interese – ne ŝajnis ŝanĝiĝi la situacio ĉe la fino de mia restado… Tamen estis eta escepto. Unu instruisto, kaj unu libro, ambaŭ parolantaj tre ĝenerale kaj ne aparte malfacile, estis pli-malpli kompreneblaj. Sed tiuj ĉi estis esceptoj.
Do, pri la fako mi ne multe sukcesis, sed mi havis tre bonan tempon kaj lernis la lingvon iom bone.
Kiam mi komparas mian hispanan kun mia Esperanto, mi vidas ke malgraŭ la malmultaj rimedoj kiujn mi uzis por la lasta, mi ĉiel regas ĝin multe pli bone ol la hispanan.
Ĉe ĉiu novjaro multaj gejunuloj kunvenos en Germanio por Internacia Seminario, granda rekontiĝo por junaj esperantistoj kiuj sopiras Esperantion inter la someraj kongresoj. La kunveno havas longan tradicion, kaj ĉi tiu estas la 48a en la vico. La venonta seminario okazos inter 27.12.2004 kaj 03.01.2005 en Wetzlar, urbo inter Frankfurt am Main kaj Marburg en la bela valo Lahn, kaj temas pri «Kulturaj diversoj – problemoj kaj perspektivoj». Jam estas tempo por aliĝi: aliĝantoj antaŭ 31a de oktobro ricevas rabaton! Vidu la retpaĝon ĉe http://www.esperanto.de/is/eo/2004/ aŭ kontaktu NJE ĉe <leifarne @ storset.net>.
På norsk
Nyttårsleiren Internacia Seminario (Internasjonalt seminar) er ein populær møtestad for ungdom som lengter etter Esperantoland mellom sumarleirane. Det er alt tid for å melde seg på årets, som gjeng føre seg 27.12.2004-03.01.2005 i byen Wetzlar mellom Frankfurt a.M. og Marburg. Du får rabatt dersom du melder deg på føre 31. oktober. Sjå http://www.esperanto.de/is/eo/2004/ eller kontakt Norsk esperantoungdom på <leifarne @ storset.net>.
— Fino de Inter Ni Dirite —