Inter ni dirite 3/2018


N-ro 3/2018
30a jaro (2a periodo)
Redaktis Leif Arne Storset
Muntis Judith P. Abrahamsen

Karaj legantoj,

En ĉi tiu eldono ni daŭrigas du seriojn de IND.
Unu estis planita vi povos lerni pri konstruita lingvo,
ĉi-foje Alt-Valiria.

La alia estas akcidenta: vi povos legi pri stranga,
kreskiga travivaĵo, ĉi-foje la komunika kurso de Acem.
Almenaŭ la planita serio daŭros plu!

Vi estos bonvena al aranĝo de NJE en Oslo ĉi-somere.
Aliĝu al NJE-listo aŭ facebook-grupo por trovi inviton.

Bonan someron!

Leif Arne Storset,
redaktoro

Kurioza kurso de ­komunikado kaj karaktero

Verkis Leif Arne Storset

Inter vasta gamo da kursoj, ĉu ekzistas kurso kiu fortikigas vian karakteron?

Dum la pasintaj jaroj mi rimarkis ke mi sentiĝas pli bone kiam mi komprenas min mem kaj aliajn. Sed mi povas plilertiĝi. En laborejo, kiam miaj labortaskoj ne iris laŭplane, mi falis en flakon de memkulpigo kaj hezitis komuniki. Mi parolis malkviete kaj kaŝis miajn emociojn.

Mia estro kaj mi opiniis ke mi kapablas agi pli bone. Do mia dunganto, Auka, aligis min al la kurso de Acem pri interpersona komunikado, kiu okazis dum ok tagoj en frua majo.

Acem
Acem
Acem
Bildo 1: Acem. Bildoj 2 kaj 3: Ole Gjems-Onstad / Acem

Acem estas medita organizaĵo fondita en 1966 ĉe la Universitato de Oslo, kiel la "Akademia Meditada Societo". La kurso origine celis lernigi paroli pri la subkonscio, kiel paŝo al plia utilo de meditado. Sed ŝajnis ke kompreno de viaj motivoj por kiel vi komunikas ankaŭ utilas ĉe laborejo, inter amikoj aŭ en la familio.

Kritiko kaj sekureco

Pasis nur horo en la unua grupa sesio antaŭ ol ni estis taskitaj pritaksi unu la alian kaj kiel ni komunikis. Jen fundamento de la grupa laboro: libera kritiko pri kiel ni parolis. Ĉu honeste? manipulante? sincere? humile? Ĉu vi ŝajnigis esti iu kiu vi ne estas? Ĉu via rakonto tuŝis mian koron, aŭ ĉu mi estis ĝenita aŭ neinteresita? Ĉu vi projekciis via propran merdon sur aliajn homojn?

Mi atendis tion kaj timis ĝin dum semajnoj antaŭ la kurso. Mi ĉiam estis sentema al kritiko. Sed iom post iom dum kvin tagoj mi spertis ion tre strangan: tiu klimato de konstanta kritiko malfermis spacon por profunda sento de sekureco. Iĝi parto de io tia estis tute nova travivaĵo por mi. Se mi honeste kunhavigas, kaj iu ajn povas sincere taksi min, kaj ĉiu ankoraŭ akceptas min, mi ne devas zorgi.

Estu sincera

Gvidis la grupon medita instruisto, kiu instigis nin paroli sincere kiam ni reagas al la vivrakontoj. Se mi kaŝis mian opinion malantaŭ demando, li atentigis min pri tio. Se mia diro ne vere traktis la enhavon aŭ formon de la alia, li demandis "Kion pensas la grupo pri tio, kion Leif diris?" Kutime mi kaŝis emocian ŝarĝaĵon, kaj se mi esprimus ĝin rekte, ĝi donas pli da senco.

Tamen la vasta plejmulto da komentoj venis ne de gvidanto, sed el la grupo. Surprize, ankau el mi. Mi iom post iom trovis la kuraĝon diri al la aliaj membroj honeste kiel ili ŝajnis al mi. Mi eĉ sukcesis ĉesi tromoderigi mian kritikon—kun granda malfacileco, post multaj ripetitaj petoj de la kritikatoj!

En ĉiutaga vivo oni ne povas konstante kritiki. Sed dum tiuj 37 horoj ni praktikis konekti al propraj emocioj kaj impulsoj, kaj al aliaj homoj.

Pri kio vi plej hontas?

Krom la 37 gvidataj horoj, la grupo mem regis 10 horojn. Ni preparis per intervjui unu la alian—pri proksimaj personaj rilatoj, gravaj vivelektoj kaj profundaj hontoj—kaj ĉiu membro prezentis la vivon de unu alia, kun mallonga parolado kaj mandesegnita afiŝo.

Mi neniam forgesos la rubriko de mia hont-afiŝo: "NERDECA/SOCIE NEKOMPETENTA". Estis miaj propraj vortoj, tamen mi spasmospiris kiam mi unue vidis ilin en grandaj literoj sur afiŝo. (Mi tre dankas la personon kiu kuraĝis skribi ilin!)

Tiuj intervjuoj kaj prezentoj donis raran, klaran vidon en la mensojn kaj vivojn de fremduloj, kiuj kutime nur montrus al mi fasadon. Mi sentis varman simpation kaj ligon al ili poste, kaj tio influis mian vidon de la homaro pli ĝenerale. Ĉiu havas sian koton. Ni vivas kune en la mondo.

Pli da grupa amuzo…eĉ por introvertitoj!

Se tio ne sufiĉus, la grupo pasigis ceteran tempon per komuna laboro, prezento de manĝo, kaj naĝado en la fjordo (iomete malvarma). Tiel: ekde matenmanĝo, je la 8a15, ĝis la deka nokte (post teo, kukoj kaj ekzotaj fruktoj) mi malofte trovis min sen grupo aŭ grupano dum pli ol horo. Kompreneble intensa sperto. Tamen, post nur du tagoj tio sentiĝis normala al mi. Eĉ kiel dumviva introvertito mi komencis antaŭĝoji pro rerenkontiĝo kun ili.

Kion mi lernis

  • Sidi en grupo kun la unika kombino de sekureco kaj sincereco—tio estis rimarkinda travivaĵo. Mi spertis per korpo kiom malsame mi agis. Mi scias pli bone kiu mi estas.
  • Mi praktikis ricevi kritikon pli bone, sen intelektigi, kaj doni ĝin klare, sen feĉi per moligaj vortoj.
  • Mi prilaboris ĝenajn kutimojn, kiel troigite gaja humoro kaj tro rapidaj, senpensaj respondoj.
  • Mi lernis heziti pri "ponto-konstruado" inter homoj, kiam estus pli utile lasi ilin prilaborantajn siajn malkonkordojn.

Surprizis min ke ĉiu membro de la grupo havis propran kolekton de lernaĵoj. Mi aŭdacas aserti ke neniu el tiuj punktoj precize kongruas kun tiuj de aliaj grupanoj. Iuj devis lerni la malon de mia lecionoj!

Revenante al laboro, mi memoras la lecionojn kaj praktikas ilin. Mi ne "finis": ŝanĝiĝo bezonas tempon. Sed mi kredas ke per ĉi tiu tero mi kreskas alten.

La sekva kurso de komunikado okazos la 24a de majo ĝis la 2a de junio 2019 proksime de Oslo, Norvegio. Grupoj estas norveglingvaj aŭ anglalingvaj.

La artikolo estis antaŭe publikigita en blog.auka.io.

La Alt-Valiria lingvo

Kiam oni mencias ke oni havas konlingvojn kiel sian ŝatokupon, oni ofte sentas, ke oni vere estas «nerdo», kaj moviĝas ekster la komuna vojo. Sed en la centro de unu el la plej popularaj kulturaj fenomenoj de nia tempo montriĝas multaj konstruitaj lingvoj: en la TV-serio Ludo de Tronoj (Game of Thrones).

La lingvisto David Peterson ricevis la rajton libere krei multnombrajn lingvojn al ĉi tiu universo, kaj multaj de la aktoroj devis lerni frazojn kiuj estis uzataj ĉe la aro. Unu de tiuj lingvoj estas «Valiria», kiu fakte ne estas vera lingvo, sed kelkaj interrilataj lingvoj. «Alt-Valiria» estas unu de ili, kaj la lingvo estas «tuta», kun kvar gramatikaj nombroj, kaj ok kazoj.
Ĉu vi povas diveni? Preskaŭ 300 000 homoj komencis la Alt-Valiria-kurson en Duolingo. Tio devas esti la revo de ĉiuj konlingvistoj! «Tolī rhūqo lōtinti, kostilus.» Pli da kolomb-kukaĵo, mi petas.

Matias Jentoft


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 68

 

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004