Inter ni dirite 5/2014


N-ro 5/2014
26a jaro (2a periodo)
Redaktis Hilde L. Bye
Muntis Judith P. Abrahamsen







Mojosa vespero

Ni esperantistoj loĝas en diversaj anguloj en nia longa lando kaj ne ĉiam havas tempon vojaĝi longe por renkonti aliajn esperantistojn. Tial ni kunvenas rete. Preparu tason kun teo kaj malstreĉiĝu – esperantobabilado venos hejmen al vi! Ni kunvenas per skajpo kaj babilas pri io ajn, ekzemple renkontiĝoj, vojaĝoj aŭ simple la vetero. Pasintfoje kunvenis esperantistoj el la norda kaj suda partoj de du landoj: de Norvegio kaj Finnlando.

Nia venonta mojosa vespero okazos merkrede, la 29an de oktobro je la 20a horo skajpe. Se vi estos en Oslo dum tiu vespero, vi povos renkonti esperantistojn hejme ĉe Leif Arne Storset en Dynekilgata 19a (proksime de Carl Berner) je la 19.30 horo. Bv. sendi mesaĝon al li antaŭe, limtempo estas 3 horojn antaŭ komenco, t.e. je 16.30. Por partopreni skajpe, vi simple bezonas komunikilon Skype kaj aldoni nin (ekzemple min: elchretterin) al via kontakt­listo. Ĝis venonta mojosa vespero!

Ameie Matt

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 48

 

Ni vidos

Verkis Johanna Andersson
(origine: «Vi får se»).

Tradukis el la sveda: Hilde L. Bye
Grafike aranĝis: J. P. Abrahamsen













 

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004