Inter ni dirite 5/2012


N-ro 5/2012
24a jaro (2a periodo)
Redaktis Leif Arne Storset
Muntis Judith P. Abrahamsen

 

Jam estas oktobro: aŭtuno alvenis. Ekstere la arbaro
flavas kaj ruĝas kaj la temperaturo malaltiĝas.
Malekstere ni manĝas ŝafon kun brasiko (fårikål) kaj
eklumigas kand­elojn. Sed ne forgesu ŝangi de somera
tempo al vintra tempo! Tio ­okazos dum la nokto
inter la 27-a kaj 28-a de oktobro. De somera al vintra
tempo, ni gajnas unu horon: subite ne estas la 3-a horo
nokte, sed nur la 2-a. Havu bonan aŭtunon!

– Amelie

Rejkjaviko

La 98-a Universala Kongreso de Esperanto okaz­os en Rejkjaviko venontjare. Sed kion vi scias pri tiu urbo? Ne multe?

Rejkjaviko estas la ĉefurbo de Islando. La nomo Rejkjaviko (Reykjavík) signifas fumantan golfeton. La urbo nomiĝas tiel verŝajne ĉar estas kelkaj varmegaj fontoj en la urbĉirkaŭo. Rejkjaviko estas la plej norda ĉefurbo en la mondo – je 64° norde kaj kun nur 118.000 enloĝantoj. La tuta lando havas 312.000 enloĝantoj, tio estas pli malmulte ol la regiono ĉirkaŭ Bergen en Norvegio! Kvankvam jam en la 8-a jarcento la vikingoj ekloĝis sur la insulo, daŭris ĝis 1786, ĝis Reykjaviko povis nomiĝi urbo. Nuntempe Rejkjaviko estas la centro de la lando kaj scienca, kultura, industria kaj komerca.

Kion oni povas fari en Rejkjaviko?

En Islando, la somero ne estas tre varma kaj ankaŭ ofte pluvas. Kial ne viziti unu el multaj museoj en la urbo? Rejkjaviko havas nacian muzeon (islande Þjóðminjasafn), kiu montras la historion kaj kulturon de la lando. Oni povas rigardi ornamaĵojn kaj armilojn de la vikinga epoko, sed la plej grava objekto estas bronza statuo de Toro, la plej kultata dio en la nordĝermana mitologio.

Ankaŭ tre konata estas Hallgrímskirkja, la plej granda preĝejo en Islando. Tiu kirko altas preskaŭ 75 metrojn. Hallgrímskirkja havas nomon de la islanda poeto kaj verkisto Hallgrímur Pétursson.

Post multe da kulturo kaj historio, oni kutime tre malsatas. Kial ne manĝi la plej bongustajn kolbasojn en Islando? Tiajn kolbasojn vi povas aĉeti ĉe kolbasejo Bæjarins beztu pylsur (la plej bonaj kolbasoj en la urbo). Multaj famuloj jam manĝis kolbasojn ĉi tie, ekzemple politikisto Bill Clinton aŭ muzikisto James Hetfield. En 2006, la kolbasejo ricevis titolon "la plej bona kolbasejo en la mondo" de la brita gazeto The Guardian.

Islando havas multajn aĵojn, kiuj estas la plej nordaj en la mondo. Ne nur la plej norda ĉefurbo kaj kolbasejo, sed ankaŭ la plej norda plaĝo en la mondo! Post la Universala Kongreso, kulturo kaj kolbasoj, oni povas naĝi ĉe Ylstrand-plaĝo. Estas tro malvarme, vi diras? Ne! Islando havas multajn varmegajn fontojn. Oni uzas tian varman akvon por varmigi la maron ĉirkaŭ la plaĝo. Ne estas varmega, sed taŭgas por naĝi ĉe la plej norda plaĝo en la mondo.

Kabana semajnfino en la arbaro

Sur la foto de maldekstre malantaŭe: Joel Ericson, Douwe Beerda,
Magnus Murr, Heming Welde Thorbjørnsen, Sophia Gibb, Anja Eisemann,
Leif Arne Storset kaj Saŝa Murr. Fotis: Saŝa Murr.

De la 31-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro okazis NJEa kabana semajnfino en la arbaro.  La loko estis kabano de NJE-membro Heming Welde Thorbjørnsen en Østfold. 8 partoprenantoj de Norvegio, Londono, Germanio kaj Svedio kunvenis por babili, naĝi en la proksima lago kaj ludi Esperantajn ludojn.

Ĉu vi ne havis tempon por partopreni? Certe ne daŭros longe ĝis la venonta kabana semajnfino – se vi volas. Ĉu vi scias, kie ni rekontiĝu venontfoje? En la nordo, en la sudo? Kion vi volas fari? Sendu viajn ideojn al ni!

 

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 36

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004