Inter ni dirite 4/2011


N-ro 4/2011
23a jaro (2a periodo)
Redaktis Leif Arne Storset
Muntis Judith P. Abrahamsen

Nordia renkontiĝo i Finland var veldig moro, og i dette nummeret kan du lesa kva Vidar B. Skretting tykte om turen.

I Finland går det alt rykte om neste arrangement: Nordlystreffet i Tromsø
24.–26. februar 2012.

Merk av i kalenderen!

Leif Arne

Nordia renkontiĝo en Finnlando


"Bonvenon" diras la
hundo al Andrei

Matias trovis fungojn,
kiujn ni manĝis

Kiel pli frue priskribite en Inter ni dirite, la eksvic­prezidanto de NJE, Matias S. Jentoft, translokiĝis al Finnlando por studi. Kaj feliĉe por ni, tio malfermis eblecon por pli da kunlaboro kun la junaj finnaj esperantistoj.

Tial invitiĝis NJE al la tradicia ĉiujara tendaro de FEJO (Finnlanda esperantista junulara organizo), ĉi-foje al la kabano de Matias en Mickelspiltom, proksime al Helsinki. Ni estis entute dek kvar esperantistoj el diversaj lokoj en Finnlando kaj Norvegio. La restado en kabano estis trankvila kaj amuza, kaj feliĉe la finna somero montris sian plej bonan flankon.

Multe da tempo uziĝis por ludado de diversaj ludoj, kiel la homlupludo, Bohnanza, kaj la demandludo Eŭropo en skatolo, dum kiu la esperantojunuloj montris egan scion pri Eŭropo. Ne suprize, la scio pri lingvoj en Eŭropo estis precipe ega. Tre ĝoje ankaŭ estis vidi ke ne mankis demandoj pri esper­anto! Vendredvespere ni gustumis tion, kio verŝajne estas grava parto de la finna kulturo – saŭnado kaj naĝado en malvarma kuvo, pli ol malpli nude, laŭ finna modo.


Amelie, Vidar kaj Matias malstreĉe en la banujego

Douwe super saltotabulo


Tuomas trovis Esperanton
en la ludo

Vidar kaj Matias ludante

Sabate ni iris al Helsinki, kie ni havis komunan vespermanĝon kaj poste ankaŭ agrablan vesperan promenadon en la urbocentro. Dimanĉe, post la unua enfinnlanda estrarkunveno de NJE, ni ekskursis kune al Suomenlinna, kiu estas malnova kastelo en insulo proksime al Helsinki, kaj unu el la plej vizitataj turistejoj en Finnlando.

Post tiu interesa ekskurso, ni kune manĝis antaŭ la adiaŭo kun niaj geamikoj de Finnlando. Estis resume mojosa kaj memorinda renkontiĝo, kaj espereble estas komenco de pli da kunlaboro kun niaj nordiaj najbaroj. Internaciaj rekontiĝoj kiel ĉi tiu tre gravas, ne nur por praktiki lingvon kaj amuzi sin, sed ankaŭ ĉar ĉiu individua esperantisto povas sperti la utilecon de esperanto kaj tiel mem utiligi ĝin por plej grava celo de nia lingvo: internacia kunlaboro, kompreno kaj amikeco.

Vidar B. Skretting

NJE dankas Legacon Uhlen pro
ege malavara subvencio por ĉi tiu renkontiĝo.
 

Nettportal

NJE-medlemen Douwe Beerda har laga ein portal med spanande esperantosaker på nettet:
http://www.scoop.it/t/esperanto-lingvo-de-la-mondo

Får du siste nytt om Esperanto i Noreg på e-post?

Det får du om du er medlem på NJE-listo. Om du ikkje er det, ta kontakt med nje[a]esperanto.no!


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 29

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004