Inter ni dirite 4/2010


N-ro 4/2010
22a jaro (2a periodo)
Redaktis Leif Arne Storset
Muntis Judith P. Abrahamsen

Mesteparten av dette
nummeret er årsmeldinga. Her kan du lesa
kva som hende i NJE i 2009!

Men vi har litt plass til overs
til siste nytt frå universet.

Leif Arne,
redaktør

Novaĵoj ekster la galaksio

Jen bela nova bildo de du koliziantaj galaksioj, nomataj "Antenoj". Ili situas 62 milionojn da lumjaroj for de la Tero. La bildo konsistas el tri bildoj faritaj de tri observatorioj: Chandra x-radia obs. (blua bildo) kaj la spacteleskopoj Hubble (ora) kaj Spitzer (ruĝa).

La kolizio ekis antaŭ pli ol 100 milionoj da jaroj kaj ankoraŭ daŭras. Ĝi kreis milionojn da steloj en nuboj de polvo kaj gaso en la galaksioj. La plej grandaj jam eksplodis kiel supernovaoj post nur kelkmilionoj da jaroj.

La lumaj punktoj estas materialo kiu falas en nigrajn truojn. Kelkaj el ili estas centoble pli grandmasaj ol nia suno.

Ĉe la retejo de Chandra vi povas mem vidi la bluan, ruĝan kaj oran bildon:
http://chandra.harvard.edu/photo/2010/antennae/


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 23

NJE: Jarraporto 2009

Ĝis la landa kunveno, la estraro konsistis el:
Judith Parelie Abrahamsen, prezidanto
Matias Jentoft, vic-prezidanto
Einar Faanes, sekretario
Leif Arne Storset, kasisto
Kenneth Sortland Myklebust, estrarano
Oda Aase Johnsen, anstataŭanto (estis for

La landa kunveno elektis estraron konsistante el:
Leif Arne Storset, prezidanto
Matias Jentoft, vic-prezidanto
Einar Faanes, sekretario
Kristoffer Haug, kasisto
Odin Hørthe Omdal, estrarano
Espen Stranger-Johannesen, estrarano
David Welsh, estrarano

En 2008 la estraro elektis Leif Arne kiel komitatanon A por TEJO. Li pluservos ĝis la venonta elekto en 2010.
Okazis kvin estrarkunvenoj en 2009. Tri okazis pertelefone, unu en Esperantonia kaj unu dum la aŭtuna kabana semajnfino. Multe el la laboro okazis retpoŝte.

Jarfine NJE havis 25 membrojn (2008: 31).

Financoj

Aranĝoj kaj investo en la retejo kontribuis al la malprofito je NOK 1469,26. NJE posedas NOK 25 613,54 en norvega bankokonto kaj EUR 70,00 en UEA-konto njea-u.

Aranĝoj

La landa kunveno okazis en Os dum la landa kunveno de NEL. Venis kvin membroj.

En la aŭtuno Studenta Esperanto-Societo aranĝis kurson ĉe la Universitato en Oslo. NJE subtenis per mono

Kune la du organizaĵoj aranĝis kabanan semajnfinon en Lommedalen de la 30a de oktobro ĝis la 1a de novembro. Partoprenis 10. Espen instruis dum la semajnfino, kaj li ankaŭ organizis skrablon en esperanto.

Poste li klarigis kiel mem fari breton en la membrogazeto.

NJE kaj SES aranĝis picokunvenon ĉe Tante Olivia en Oslo, ĵaŭdon, la 3an de decembro. Venis 6 membroj.


Oranĝa renkontiĝo

Partopreno

Einar Faanes partoprenis en Oranĝa renkontiĝo en Hernösand, Svedio la 28a-30a de aŭgusto.

Reĝo Harald la 5a de Norvegio honoris s-inon Elna Matland per la Reĝa Arĝenta Medalo pro Merito en Bergen la 18an de septembro. NJE sendis Matias kaj Leif Arne. Matias ludis violonon kaj gvidis komunan kantadon. Leif Arne Storset paroladis.

Artisto Steinar Haga Kristensen invitis NJE al kunlaboro pri arta projekto. Ĝi inkluzivas ekspozicion novembran kun opero parte en esperanto. Espen, Einar kaj Leif Arne fervore tradukis. Bedaŭrinde ili ne uzis la tradukon pro nesufiĉa tempo por lerni la kanton.

Eksteraj rilatoj

NJE membriĝis en Norvega Konsilio de Organizaĵoj infanaj kaj junulaj (Landsrådet for Noregs barne- og ungdomsorganisasjonar, LNU). Nia membreco estas “komenca”, ne plena, pro nia malgrandeco. Ĝi estas asocio kiu helpas pri organizado, disdonas monon por la registaro, kaj politike laboras por plibonigi la infanan kaj junulan medion en Norvegio.

Membrogazeto

Inter Ni Dirite (IND) aperis en Norvega Esperantisto 6-foje kun 3 paĝoj. Redaktis ĝin la estraranoj laŭ vica sistemo ĝis la landa kunveno, poste de redakcio kun Einar, Matias kaj Leif Arne, kaj kontribuis ankaŭ Espen kaj Studenta Esperanto-Societo.

En IND aperas kaj movadaĵoj kaj artikoloj en esperanto pri aliaj temoj. Judith tradukis por ĉiu numero norvegan bildstrion de Pondus, kaj enpaĝigis la tutan gazeton.

Ĉiuj numeroj de Inter ni dirite, ekde la jaro 2004, ankaŭ publikiĝis en la retpaĝoj de NJE.

NJE-listo

NJE havas retpoŝtliston (NJE-listo) malferman al ĉiuj membroj. En 2009 ĝi peris 49 mesaĝojn (2008: 44).

La 3an de februaro 2000 starigis la tiama estraro retpoŝtliston por skandinavaj esperantogejunuloj. Tiu listo aktivis ĝis 2002 sed ne poste. En majo 2009 Jardar Eggesbø Abrahamsen malstarigis la liston.

Retpaĝo

La retpaĝojn de NJE prizorgis Judith ĝis la landa kunveno, poste Leif Arne.

En 2009 tute rekreis la retpaĝaron Judith. Ŝia dungisto Initio daŭre servas niajn retpaĝojn senkoste.

Konkludo

En 2009 daŭris bona kunlaboro inter la studenta asocio kaj NJE. La membraro estis vigla kaj ĝuis multajn eventojn. Membreco en LNU malfermas novajn pordojn por la organizaĵo, kaj nova retpaĝo ebligas pli bonan informadon.

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004