La vortara laboro en Trondheim

de Jardar Eggesbø Abrahamsen

(Ĉi tiu artikolo aperis esperantlingva en Norvega Esperantisto n-ro 1, 2000.)

Multaj malpaciencaj homoj jam demandis al la trondhejmaj esperantistoj, kiam estos preta la nova Esperanta-norvega vortaro. Ĉi tie mi volas iom klarigi pri la vortara laboro, precipe kial la vortaro ne pretos venontsemajne, kaj kial ne estas bona ideo disdoniĝi la nunan materialon.

La vortaraj pioniroj

En 1932 aperis Norsk-esperanto ordbok de Ragnvald Rian, kaj en 1948 Esperanto-norsk ordbok redaktita de la sama Rian. La libro de 1932 dum la jaroj elĉerpiĝis, kaj kune kun Erling Anker Haugen li redaktis novan kaj ĝisdatigitan eldonon de Norsk-esperanto ordbok. Tiu nova versio eldoniĝis en 1963.

Kaj Rian kaj Haugen membris en Grupo Esperantista de Trondheim (GET). Jam tuj post la pretigo de la 1963a manuskripto Haugen eknotis vortojn kaj esprimojn kiujn li trovadis en gazetoj kaj aliaj esperantlingvaj periodaĵoj, sed kiuj ne troviĝis en la nova eldono de la vortaro. Haugen tiel notadis precipe pro eventuala estonta tria eldono.

Tamen li unuavice nodatis la novajn vortojn kaj esprimojn sen taksi ĉu ili estas taŭgaj por tia vortaro. Pli gravis por li simple registri tion kion li trovis.

1990-1999

Kiam Ulf Lunde fine de la 1980aj jaroj proponis transirigi la materialon al komputila formato, la maljuna Haugen forte substrekis la gravecon, ke la nova vortara grupo detale pritaksu la taŭgecon kaj maltaŭgecon de ĉiu unuopa vorto kiun li kolektis.

Agnar Tore Vaaje eklaboris pri la vortaro en 1990. Antaŭ tiu tempo okazis vortaraj kunvenoj kun i.a. Nils Utne, Bernt Marius Johnsen kaj Erling Anker Haugen. Ankaŭ en 1990 GET ricevis de Legaco Uhlen monon por aĉeti komputilon, kaj oni komencis entajpi la novajn vortojn. Oni faris datumbazon per DataEase, kaj 23 000 vortoj entajpiĝis.

Post la tajpado de la novaj vortoj kelkaj GET-membroj kunvenis hejme ĉe Vaaje por entajpi vortojn el la malnova vortaro. Tamen, tiu laboro estis tiom ampleksa, ke la laboro trankviliĝis dum iom da tempo. Fine oni skani ĉiujn paĝojn de la malnova vortaro, elektronike interpreti la tekston, kaj strukturigi la datumojn laŭ maniero legebla por DataEase. Ester Olsen en Korgen faris tiun laboron.

Nils Utne poste faris novan datumbazon per Approach, kaj faris ampleksan laboron kaj pri la novaj kaj pri la malnovaj vortoj. Ĝis nur tagoj antaŭ sia morto en julio 1999 Utne laboris pri korektlegado, tipografio kaj datumbaza strukturigo, laboro nevidebla por la uzontoj de la vortaro, sed netakseble grava por la vortara laborgrupo.

La vortaran laboron estris kaj estras Agnar Tore Vaaje (1990-1998), Knut Lyngstad (1999) kaj Herman Ranes (2000-).

En 1997 Jardar Eggesbø Abrahamsen nome de GET kontaktis la redakcion de Bokmålsordboka kaj la estraran grupon de la universitata projekto NorKompLeks, petante permeson ĉerpi ĉiujn kapvortojn el la materialo de Bokmålsordboka, kaj poste elektronike kompari la vortamason de tiu norvega vortaro kun la vortamason de la trondhejma datumbazo. Male al la origina materialo de Bokmålsordboka la materialo de NorKompLeks (pri kiu Abrahamsen mem estis laborinta) havis kompletajn informojn pri vortklasoj de ĉiu unuopa vorto, kaj elektronika komparado tiel estos pli facila.

GET akiris tiun permeson, kaj Abrahamsen prezentis la uzotan teĥnologion dum kluba kunveno la saman aŭtunon. La prezentado donis ekzemplojn de traktado de la litero k. Oni trovis ne nur vortojn mankantajn en la trondhejma datumbazo. Oni eĉ trovis vortojn kiuj jes estas en la datumbazo, sed kiuj mankas al Bokmålsordboka. Unu tia vorto estas «kakeform».

Kion nun fari?

Unuavice GET korektlegos ĉiujn 70 000 vortartikolojn de la nuna datumbazo. Nur post tiu korektlegado eblos plene kompari kun la materialo de Bokmålsordboka.

La korektlegado konsistas el pluraj partoj. Oni ne nur kontrolos la literumadon de la vortoj. Oni devos ankaŭ kontroli, ke la novaj vortoj de Haugen ne jam troviĝas en la 1963a eldono de la vortaro. Oni devos kontroli la kvaliton de la vortartikoloj, i.a. per unuopaj kontroloj laŭ Plena Ilustrita Vortaro kaj aliaj vortaroj, kaj per fakaj konsultoj pri terminologiaj demandoj (ekz. medicina terminologio, kaj latina kaj norvega). Grava estas ankaŭ la daŭra kontrolado de la vortklasaj indikoj ĉe la datumbazaj vortoj. Tiuj informoj ne necese estas uzotaj en la vortaro mem, sed ili estas gravegaj por la elektronika komparo kun Bokmålsordboka.

Plue kontrolendas la kvalito de la tradukoj en la unuopaj vortartikoloj. Temas ĉefe pri forigo de malbonaj tradukoj, kaj pri selektado de la vortoj uzotaj en la nova vortaro. Tiun parton de la laboro faros la lingve plej kompetentaj membroj de GET.

La korektlegado jam komenciĝis. Dum plena sabata posttagmezo en januaro 2000 deko da GET-anoj kunvenis por tralegi kelkcent vortojn. Kontroloĝis la plimulto el la vortoj kiuj en la norvega komenciĝas per la litero b.

Laŭ kalkuloj la korektlegado povas laborigi unu personon plentempe dum tuta jaro.


Bibliografiaj informoj (nur la Esperanta versio!):
Abrahamsen, Jardar Eggesbø 2000: La vortara laboro en Trondheim. Norvega Esperantisto 1/2000. Oslo: Norvega Esperantista Ligo. 21-22.

Norsk | Esperanto