Virtuelt landsmøte 5.–6. juni 2021

La 5-an kaj 6-an de junio, Norvega Esperantista Ligo aranĝos sian unuan virtualan landan kunvenon. Ĉi-foje ni ne renkontiĝos fizike, sed per la kunveniga programo Zoom.

Aliĝo

La partopreno estos senkosta por membroj kaj vi aliĝas sendante retpoŝtan mesaĝon al <oficejo (a) esperanto.no> plej laste la 2-an de junio 2021.

Proponita programo

La kunsidoj daŭros de 14:00 ĝis (maksimume) 17:00 kaj sabate kaj dimanĉe.
Sabaton vespere estos neformala kunestado de 19:00

Tagordo

Sabate la 5-an de junio

je 14:00, Landa Kunveno parto I

1. Kunvenformalaĵoj

  • elekto de kunvena gvidanto
  • elekto de protokolanto
  • elekto de du subskribontoj de la protokolo
  • akcepto de la kunvoko de landa kunveno
  • akcepto de la tagordo

2. La jarraportoj 2018, 2019 kaj 2020

3. La jarkalkuloj 2018, 2019 kaj 2020

4. Ricevitaj proponoj

  • De Ingebjørg Rambjør, pri redukto de estraro
  • De Douglas Draper, pri ebla malmembrigho de la studorganizo Næring og samfunn
  • De la estraro de NEL, pri repago al kluboj kaj al NJE
  • De Mario Machlik, pri ĉiujaraj landaj kongresoj

Fino plej laste je 17:00, prefere pli frue.

je 19:00 Neformala kunestado
Muziko, kvizo, ludoj, interbabilado. Detala programo prezentota.

Dimanĉe, la 6-an de junio

je 14:00, Prelego de nia honora gasto “Kial pli bela estonteco por Esperanto?”
D-ro profesoro Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kun demandoj kaj diskuto.

pr. 15:00, Landa Kunveno parto II

5. Laborplano 2021–2023

6. Elektoj:
estraro kun anstataŭantoj; revizoro kun anstataŭanto; reprezentantoj de NEL en la estraro de Legaco Uhlen, kun anstataŭantoj; reprezentanto en la domkomisiono, kun anstataŭanto; nova elekta komisiono,

7. Loko por la venonta Landa Kongreso

Dokumenter/Dokumentoj

2018-jarraporto-jarkalkulo.pdf
2019-jarraporto-jarkalkulo.pdf
2020-jarraporto-jarkalkulo.pdf
NEL-revisorrapport 2017, 2018, 2019, 2020
Proponoj-por-la-landa-kunveno.pdf
Propono-por-laborplano-NEL-2021-2023.pdf

Du må logge inn for å få tilgang til filene. Har du ikke passord? Send en melding til NEL via meldingsskjemaet på denne siden, og be om tilgang.

Brukernavn
Passord
 
Glemt passordet?

Viktig: 10. august 2020 ble esperanto.no oppgradert, inkludert systemet som behandler brukerkontoer på nettsiden. Dersom du ikke har vært innlogget etter denne datoen, ber vi deg om å bruke glemt passord-funksjonen for å definere et nytt passord, da det gamle ikke lenger vil fungere.

Norsk | Esperanto