|
gxi estas kia ajn |
Norvega Junularo Esperantista |
|
gxi okazas kie ajn |
sukcese arangxis la unuan |
|
povas partopreni kiu ajn |
|
|
povas okazi kio ajn... |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
Arangxo Junulara Nordia |
|
|
21a - 28a de februaro 1999 |
La unua Arangxo Junulara Nordia okazos en la arbaro tuj apud Trondheim (20 minutoj per tramo de la centro de Trondheim). Eblos skiadi, diskuti la nordian Esperanto-kunlaboro kaj partopreni kulturajn arangxojn. Kaj la unuajn tri tagojn ni arangxos esperantokurson por komencantoj kaj dauxrigantoj.
Ni logxos en granda komforta kabano kun kuirejo, dusxejo kaj cxirkaux 20 litoj - kunportu dormosakon. La kabano situas meze de tre bela skiumejo, kaj vi povos prunti kurad-skiojn se vi ne mem kunportos. (Tio povos eble kosti iomete) Ni ankaux arangxos ekskurson al Oppdal, 120 km sude de Trondheim. Tie eblas lui slalom-skiojn. Se vi ne volas nur skii, kompreneble eblas preni la tramon al la centro de Trondheim kaj amuzigxi per kio la urbo ofertas.
Vi povas partopreni la tutan arangxon aux nur parton.
|
Dimancxo 21.2. |
Posttagmeze: alveno, konatigxo. |
|
Lundo 22.2. |
Esperantokurso |
|
Mardo 23.2. |
Esperantokurso |
|
Merkredo 24.2. |
Fino de esperantokurso 19:00 Vespermangxo Sociala umado. |
|
Jxauxdo 25.2. |
Debato pri la nordia kunlaboro Laborgrupoj Komuna resumo |
|
Vendredo 26.2. |
08:00-18:00 Ski-ekskurso al Oppdal (lauxvole) 20:00 Vespermangxo |
|
Sabato 27.2. |
Ekskurso al Nidarosdomen Debato pri la nordia kunlaboro Resumo kaj planado de venonta laboro. Adiauxa vespero |
|
Dimancxo 28.2. |
Foriro |
Por pliaj informoj:
skribu al knutly @ stud.ntnu.no
aux al Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, Norge