Vigla Landa Kongreso

sep. 28, 2013

En la Landa Kongreso en la migrula hejmo Haraldsheim, Oslo, 14 – 16 junio, partoprenis 24 membroj el ĉiuj partoj de la lando. Aldone estis du eksterlandaj gastoj, el Belgio kaj Svedio. Preskau ĉiuj ĉeestis plentempe.

Ni povas konstati ke la kongreso ĝenerale estis sukcesa – viglaj diskutoj en la jarkunveno kaj ĝenerala kontento pri la ĉambroj, la kunven-salono, la manĝoj – kaj la ekskurso al Tjuvholmen. Nur kelkajn praktikajn aferojn ni povintus antaŭaranĝi pli bone: projekciilon en la manĝoĉambro, eble mikrofonon en la granda kunven-ĉambro kaj – ĉu per elekto de alia ejo? – senŝtuparan aliron.

Por informi aliajn gastojn, plejparte eksterlandajn, ni starigis tabulon en la enirejo kun afiŝoj pri la ĉi-jara kampanjo de UEA: «La Esperantotago 26. julio – justa komunikado» en multaj lingvoj. Sed la plurlingvajn informfoliojn apenaŭ iuj prenis.


Ekskurso al Tjuvholmen. Fotis © Judith P. Abrahamsen.

En komenca kunveno malferma al la publiko, Otto Prytz prelegis pri Ludwik Zamenhof kaj Ivar Aasen: Å grunnlegge språk: eksemplene nynorsk og esperanto (Fondi lingvojn: la ekzemploj Esperanto kaj nynorsk). Ĉeestis, krom la kongresanoj, kelkaj amikoj de membroj, kaj sekvis pluraj komentoj kaj demandoj.

Antaŭanoncite venis du ĵurnalistoj kaj du fotografoj, de la gazetoj Vårt Land kaj Bergens Tidende. Ili multe intervjuis kaj fotis, precipe en la ekskurso, kio rezultigis plurpaĝajn bildraportojn en sabataj numeroj de la du gazetoj.

Fenestron al la granda mondo malfermis prelegeto de Kristin Tytgat sabaton vespere pri la nova E-movado en Indonezio.

Sed la librovendado estis malvigla. Vendiĝis nur kelkaj libroj, «ŝlosiloj» kaj T-ĉemizoj. Tamen bone estas, ke iuj prenis stoketon da Oppdag esperanto (novstila informbroŝuro) por sia klubo (restas ankoraŭ multaj en Esperantonia). Sed ne de la nova lernolibro Esperanto – den direkte metoden por pluvendado.

Asigno de la legaco Uhlen kovris ĉies vojaĝelspezojn (krom de kelkaj kiuj ne petis).

Ni anoncis la prezojn de partopreno iom plialtigitaj, por gardi nin kontraŭ neatenditaj elspezoj. Sed tiaj elspezoj fine estis malmultaj, kaj ni timis ke eble per la altaj prezoj unue indikitaj ni fortimigis partoprenuntojn. Tamen eble ne, ĉar mono ŝajne ne estis limiga faktoro: neniu elektis tranokti senpage en Esperantonia.

Post la fermo de la kongreso, ni renkontiĝis dekope kun Francesco Maurelli, kiu gvidas la EU-konsili-firmaeton Kosmo, kaj kiu poste en Rejkjaviko elektiĝis en la novan konsilion de UEA.

DD

(La teksto publikiĝis unue en la gazeto Norvega Esperantisto 4/2013.)

Norsk | Esperanto
Vigla Landa Kongreso