Vizo kaj invitletero

Se vi bezonas vizon por eniri Norvegion/Schengen, bonvolu ne peti, ke Norvega Esperantista Ligo (NEL) sendu al vi invitleteron. Ni ne povos fari tion.

Norvegio estas membro de la alianco Schengen. Por ne perfidi al tiu alianco, la norvega registaro ne rajtas esti malpli strikta pri vizoj ol ĉiuj aliaj el la Schengen-ŝtatoj.

Kiam oni petas vizon al Norvegio, oni antaŭpagu al la ambasado. Se vi venos kiel ordinara turisto, vi devos (almenaŭ en kelkaj flughavenoj) je via alveno en Schengen ankaŭ montri validan bileton por via reveno hejmen.

Por ke invitletero al Schengen-lando estu valida, necesas ke ĝi inkluzivu specifan formularon (formularo GP-7018B/E), kie la invitanto persone garantiu ekonomie por la gasto(j) pri ĉiuj elspezoj dum la tuta restado pri loĝado, manĝado, asekuro kaj vojaĝo hejmen. La invitanto devas ankaŭ subskribi, ke tiu konas la invitato(j)n.

Al NEL de tempo al tempo venas petoj de eksterlandaj esperantistoj, kiuj bezonas vizon al Schengen aŭ Norvegio. Nia politiko tiurilate estas, ke la estraranoj ne rajtas garantii per la mono de NEL por tiaj elspezoj (eĉ se estas certe, ke la gastoj mem havas sufiĉe da mono por sia restado). Do la estraro nepre ne subskribas tiajn garantiformularojn, krom eble en kazoj de internaciaj aranĝoj, kie ekzistas aparta buĝeto por tio.

Se vi konas persone iun loĝanton en ajna Schengen-ŝtato, vi prefere petu al via konato plenumi por vi invitformularon por 90-taga vizo. Kiu tiel ricevas Schengen-vizon, aŭtomate rajtas veni ankaŭ en Norvegion, kaj tiam estas bonvena partopreni ajnan el la aranĝoj de NEL.
| Esperanto