| 
 gxi estas kia ajn  | 
 Norvega Junularo Esperantista  | 
| 
 gxi okazas kie ajn  | 
 sukcese arangxis la unuan  | 
| 
 povas partopreni kiu ajn  | 
 
  | 
| 
 povas okazi kio ajn...  | 
 
  | 
| 
 
 
 
  | 
 
  | 
| 
 
  | 
 
  | 
| 
 
  | 
 Arangxo Junulara Nordia  | 
| 
 
  | 
 21a - 28a de februaro 1999  | 
La unua Arangxo Junulara Nordia okazos en la arbaro tuj apud Trondheim (20 minutoj per tramo de la centro de Trondheim). Eblos skiadi, diskuti la nordian Esperanto-kunlaboro kaj partopreni kulturajn arangxojn. Kaj la unuajn tri tagojn ni arangxos esperantokurson por komencantoj kaj dauxrigantoj.
Ni logxos en granda komforta kabano kun kuirejo, dusxejo kaj cxirkaux 20 litoj - kunportu dormosakon. La kabano situas meze de tre bela skiumejo, kaj vi povos prunti kurad-skiojn se vi ne mem kunportos. (Tio povos eble kosti iomete) Ni ankaux arangxos ekskurson al Oppdal, 120 km sude de Trondheim. Tie eblas lui slalom-skiojn. Se vi ne volas nur skii, kompreneble eblas preni la tramon al la centro de Trondheim kaj amuzigxi per kio la urbo ofertas.
Vi povas partopreni la tutan arangxon aux nur parton.
| 
 Dimancxo 21.2.  | 
 Posttagmeze: alveno, konatigxo.  | 
| 
 Lundo 22.2.  | 
 Esperantokurso  | 
| 
 Mardo 23.2.  | 
 Esperantokurso  | 
| 
 Merkredo 24.2.  | 
 Fino de esperantokurso 19:00 Vespermangxo Sociala umado.  | 
| 
 Jxauxdo 25.2.  | 
 Debato pri la nordia kunlaboro Laborgrupoj Komuna resumo  | 
| 
 Vendredo 26.2.  | 
 08:00-18:00 Ski-ekskurso al Oppdal (lauxvole) 20:00 Vespermangxo  | 
| 
 Sabato 27.2.  | 
 Ekskurso al Nidarosdomen Debato pri la nordia kunlaboro Resumo kaj planado de venonta laboro. Adiauxa vespero  | 
| 
 Dimancxo 28.2.  | 
 Foriro  | 
Por pliaj informoj: 
skribu al knutly @ stud.ntnu.no
aux al Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, Norge