Bonvenon al nia klubejo en Oslo!

Ĝi estas

  • kunvenejo de la loka klubo
  • oficejo de NEL
  • librovendejo

Ni havas sofojn por almenaŭ 2 tranoktantoj. Pliaj povas dormi surplanke.

Tre ofte iu ĉeestas, ankaŭ vespere kaj semajnfine, sed por eviti veni al ŝlosita pordo estas ruze antaŭkontroli, telefone aŭ retpoŝte, kaj fari interkonsenton pri via alveno.

 

La ejo. (Fotis Cato Haugen.) 
(klaku por pli granda versio)



Mapo de Oslo
(klaku por pli granda versio)



Pli detala mapo
(klaku por pli granda versio)



Eĉ pli detala mapo
(klaku por pli granda versio)

Eksterlandanoj estas ĉiam aparte bonvenaj al niaj klubaj kunvenoj, kiuj okazas en la unua mardo kaj la tria lundo de la monatoj, krom en julio kaj aŭgusto, je la 18a 30.

La klubejo situas ĉ 3 km nordoriente de la urbocentro (Centra Stacio – Oslo S) – vidu la apudajn mapetojn – kaj ĉ 100 m super la fjordnivelo.

 

Adreso: Olaf Schous vei [pron. ulaf skeŭs vej] 18, 0572 Oslo. Rekta enirejo ĉirkaŭ la angulo en flankstrato Schouterrassen. Telefono 22 35 08 94. Retpoŝto: oficejo @ esperanto.no

 

De la Centra Stacio (Oslo S) – haltejo tuj antaŭ la okcidenta (ĉef-) elirejo de la stacio – prenu buson n-ron 31 (finstacio Grorud aŭ Tonsenhagen) (ĝi iras tre ofte – ĝis iom post noktomezo) (aŭ evt. buson 33 de la Nacia Teatro) – al haltejo Rosenhoff  (pron. [rusnhof ] ). (la 7a haltejo, 10 minutojn). De tie preru fllankstraton Båhusveien dekstren kaj tuj maldekstren kaj supren 200  m ĝis Olaf Schouis vei dekstre.

 

tramo 17: De la urbocentro, ekz-e apud la centra stacio (trans la kruciĝo, iom dekstre) eblas ankaŭ preni ĝin (finstacio Grefsen st.) al la haltejo Rosenhoff.

Vi povas ankaŭ preni metroon, linion 5 (Ringen, ne Vestli) al Sinsen.  Alveninte en tiu stacio iru malantaŭen (sud- orienten), kaj ne prenu la unuan ŝtuparon supren, sed iru maldekstre de ĝi supren laŭ malkruta deklivo al la plej fora elirejo. Alfrontante muron, turnu vin dekstren kaj supren laŭ deklivo ĝis la trotuaro, Sekvu ĝîn malsupren 200 m  ĝis la flankstrtato Sinsenterrassen, kaj sekvu gin 400 m (post dufoja kurbiĝo) ĝis vi vidos nian fenestron dekstre.

 

De la busstacio ne eliru tra la pordo, sed  prenu rulŝuparon supren kaj iru  piede 300 m) al la placo antaŭ la Centra Stacio (sekvu la ŝildojn al "Oslo S") kaj tiam sekvu la instrukcion ĉi-supre..

 

Pri biletoj:

Por la buso 31 kaj aliaj enurbaj busoj, tramoj kaj la metroo   bileto kostas 36 kronojn se vi antaŭaĉetas ĝin en vendejo "Ruter" en la Centra Stacidomo dekstre (norde) de la ĉefa (okcidenta) elirejo) aŭ en iu kiosko aŭ per biletvenda aŭtomato en metrostacio (ŝildo:  blua T).

Duone (18 kr) por infanoj/junuloj ĝis 16-jariĝo kaj pensiuloj ekde 67-jariĝo  kaj ties edz(in)o aŭ kunvivanto.

Sed ĝi kostas 20 kr pli se vi pagas al la ŝoforo !

 

Enirinte vian buson /tramon tuj aktivigu la bileton tuŝante per ĝi la aŭtomatan registrilon. Ekde tiam ĝi validos unu horon (ankaŭ se vi transiros al alia buso aŭ tramo). En metroo vi devas fari tion en la stacio antaŭ ol malsupreniri al la kajo.

 

Trajnbileto de la flughaveno al la urbo (ordinara, ,NE ekspresa "Flytoget")) validas 2½ horojn por senpaga pluveturo per enurbaj busoj, tramoj kaj metrooj.

 

(Sed bileton por rekta buso de la flughaveno (vd. malsupre) aĉetu de la ŝoforo – aŭ – malplikoste – antaŭaĉetu per interreto.)

 

Tagbileto (valida 24 horojn) kostas 108 kr.  (duonon por pensulo ekde 67 j kaj junulo ĝis 16-jariĝo)

"Oslo-pass" rajtigas aldone al eniro en multaj muzeoj k.s. 445 kr ( pensiulo 355: studentrabato).

7-taga bileto: 285 kr. (Por junuloj ĝis 16 j: kaj pensiuloj ekde 67 j ':  143 kr.)

 

Se vi restos en Oslo pli longe ol semajnon, povos aktuali aliaj biletspecoj.

 

De la flughaveno (Gardermoen)

Malplejkoste estas per trajno al la Centra Stacio (Oslo S). ( R10 aŭ L12 – finstacio Skien, Larvik, Kongsberg aŭ Drammen), Ili iras de la flughaveno (Gardermoen)    3, 13 kaj 43 minutojn post ĉiu horo (ĝis noktomezo), kajo 4,. La ordinara prezo estas 105 kr. kaj la bileto pluvalidas (2½ horojn) por transiro al urba buso, tramo aŭ metroo.  Duona prezo (53 kr) por junuloj ĝis 16-jariĝo kaj pensiuloj ekde 67-jariĝo.  Infanoj ĝis 4-jariĝo senpage.

 

NE prenu ekspresan trajnon ("Flytoget"): ĝi kostas  190 kr kaj vi ŝparas nur kelkajn minutojn –

KROM  se vi estas junulo ĝis 21-jariĝo AŬ  studento ĝis  32-jariĝo., ĉar tiam vi pagas duone (95 kr), kaj per tio ŝparos kelkajn kronojn SE vi ne bezonos ankaŭ  aĉeti urban buson/ tramon/  metroon (35 kr ekde 16-jariĝo..

Aĉetu bileton per aŭtomato. (Estas apartaj (ruĝaj) aŭtomatoj por la ekspresa trajno.)
 

De la flughaveno iras ankaŭ rekta buso al Rosenhoff  (Flybussen FB1, finhaltejo: Majorstuen), SED ĝi kostas multe pli (189 kr), kaj eĉ pli se vi aĉetas bileton ĉe la ŝoforo. Tamen por studentoj (ĝis 30-jariĝo) kaj pensiuloj (ekde 67 j.)  la diference ne esa tre granda.   Ĝi iras ĉiun duonhoron . Ĝi veturas 43 minutojn ĝis la haltejo Rosenhoff. Tiu estas la tria haltejo post la granda 3-etaĝa kruciĝo "Sinsenkrysset", kaj 200 m post finiĝo de vasta verda valo dekstre kaj (ordinara) trafikcirklo. De la haltejo iru iomete malantaŭen (supren), prenu flankvojon Båhusveien orienten, jam post 50 metroj maldekstren kaj supren ĝis Olaf Schous vei dekstre (post 200 m).


 

Se vi venos per propra biciklo aŭ aŭto, uzu la mapon: de la urbocentro sekvu la ĉefstraton Storgata / Trondheimsveien nordorienten. Post la granda trafikcirklo Carl Berners plass (2 km) kaj post km alia trafikcirklo, prenu ĉe semaforo flankstraton dekstren,  sekvu ĝin ĉ 400 m orienten (preter duobla kurbiĝo) ĝis vi vidos nian fenestron dekstre ĉe la angulo de flankstrato Schouterrassen.

 

Se vi venos per la ĉirkaŭurba ŝoseo (”Ring 3”) al la granda trietaĝa kruciĝo ”Sinsenkrysset”, prenu la vojon malsupren kvazaŭ al la urbocentro. Post 600 m ĉe trafikcirklo ne iru dekstren, sed turnu vin laŭ la trafikcirklo kaj prenu la saman vojon reen kaj supren – ĝis la unua flankstrato dekstren, kiu estas Sinsenterrassen: sekvu ĝin ĉ 400 m orienten (preter duobla kurbiĝo) ĝis vi vidos nian fenestron dekstre ĉe la angulo de flankstrato Schouterrassen. (Ne iru malsupren dekstren laŭ Båhusveien.)



––––––––––––-


Sed alveninte en nia klubejo vi eble ne bezonos pliajn biletojn, ĉar ni havas du-tri biciklojn prunteblajn.

Norsk | Esperanto