Landa Kongreso kun tramo

jun. 18, 2015

Trame trammuzeen
Trame trammuzeen
(fotis: JPA)

Inter la 12-a kaj 14-a de junio okazis la Landa Kongreso en Trondheim. Ĝin partoprenis 16 membroj de 5 kluboj. Krom la traktado kaj aprobo de la jarraportoj kaj jarkalkuloj de 2013 kaj 2014 oni multe diskutis pri tio, kiel eblas plibonigi nian informadon en la norvega lingvo, kaj kiel dissendi informojn al interesatoj. Kiel nova prezidanto elektiĝis Mario Machlik el Tromsø.

La kongreso okazis en agrabla kabano de BUL (kultura organizo) ĉe la rando de la naturo. La partoprenantoj povis ĝui ankaŭ la tradician festenon tie kaj interesan ekskurson al la proksima muzeo pri tramoj.

Norsk | Esperanto
Landa Kongreso kun tramo