mai 8, 2014
La internacia instruista ligo, ILEI, ĉi-jare aranĝos sian konferencon Montevideo, Urugvajo. En tiu urbo antaŭ 60 jaroj la Ĝenerala Asembleo de Unesco akceptis sian unuan rezolucion subtene al Esperanto.
Tie staras i.a. ke la asembleo
En la hodiaŭa Urugvajo du ministerioj, la nacia Unesko-komisiono kaj la universitato rekonas la kulturan gravecon de la konferenco de ILEI kaj morale subtenas ĝin. ILEI iros tien por dialogi kun ili pri komunaj streboj sur la kampo de kultura kaj lingva ekologio.