Heredaĵo de Ester Olsen

des. 10, 2023

Ester Olsen el Korgen, vilaĝo en la gubernio Nordland en Norvegio, multjare aktivis en la norvega kaj sveda esperantomovadoj. Je sia morto en 2022, ŝi testamente heredigis parton de siaj posedaĵoj al la esperantoasocioj en Norvegio kaj Svedio.

Tra pluraj jardekoj Ester Olsen diversmaniere partoprenis en la esperantomovado, kaj nacie kaj internacie. Ester, kiu membriĝis en Norvega Esperantista Ligo en 1987, i.a. kunlaboris pri nova norvega-esperanta vortaro, ŝi estis anstataŭanto en la estraro de Eldonejo Esperanto kaj anstataŭanto en la estraro de Legaco Uhlen.

Meze de la 90-aj jaroj Ester studis la semestran kurson en Esperanto ĉe Karlskoga Popola Altlernejo, sub gvido de Lars Forsman. Tie ŝi renkontis Roland Larsson el Stokholmo, kun kiu ŝi havis proksiman kontakton tra multaj jaroj. Ili multe vojaĝis kune per la tranokta servo Pasporta Servo kaj parte loĝis kune en Korgen kaj Stokholmo.

La lastajn jarojn Ester pasigis en maljunula flegejo en sia hejma vilaĝo. Ester ne havis parencajn heredontojn, kaj ŝi testamentis po unu trionon de sia heredaĵo al Norvega Esperantista Ligo, Sveda Esperanto-Federacio kaj la municipa servo por hejma flegado en Korgen.

(Fotis Roland Larsson)

[Bård Hekland]

Norsk | Esperanto
Heredaĵo de Ester Olsen