Landa Kongreso 2009

Dokumenter/Dokumentoj

2007-jarraporto-jarkalkulo.pdf
2008-jarraporto-jarkalkulo.pdf
2009-strategia_plano-propono.pdf
2009–2011-Laborplano-propono.pdf
2009-Landakongreso-rezumo.pdf

 

Norsk Esperanto-Forbunds landsmøte
12.–14. juni 2009

La Bergena klubo invitas ĉiujn membrojn de NEL al Landa Kongreso en Os, de la 12-a ĝis la 14-a de junio.

vendredon: malfermo kaj komuna tagmanĝo
sabaton: Landa kunveno, komuna lunĉo, ekskurso, festena tagmanĝo
dimanĉon: daŭrigo kaj fino de la Landa kunveno, fermo, komuna lunĉo

Ĉar ni malsukcesis havigi al NEL malmultekostan komunan loĝejon, kaj la restantaj alternativoj en Os estas tro kostaj, ni decidis lui kongresejon sen tranoktad-ebleco.

Anstataŭ ĉambroj en gastejo, la aranĝontoj ofertos al ĉiuj kongresanoj senpagan tranoktadon hejme ĉe esperantistoj kaj amikoj de esperantistoj en Os.

Al tiuj, kiuj preferas krompagi por dormi en publika gastejo, ni rekomendas Bjørnefjorden gjestetun, kiu estas altkvalita gastejo situanta ne malproksime de la kongresejo (Kløvertun). Dulita ĉambro kun matenmanĝo por du personoj kostas 1120 kr nokte. Kvankam ili havas plurajn ankoraŭ liberajn ĉambrojn por tiu semajnfino, ni rekomendas mendi kiel eble plej frue! (Telefonnumero al Bjørnefjorden gjestetun: 56304000.)

Por tiuj, kiuj preferas tranokti en Bergen, estas ofta buskonekto inter Os kaj la urbo. Klaku.

Kotizo: 500 NOK por kongreso kaj festeno, 100 NOK por kongreso sen festeno. Por aliaj manĝoj kaj por trinkaĵoj oni krompagas surloke.

Por esti registrita kiel aliĝinto, necesas ĝiri la kotizon al konto 3626.44.34992 (Bergen e-klubb), kaj sendi la jenajn informojn al Ulf Lunde, Kuvenbakken 41, 5200 Os, <verdlanco [ĉe] gmail.com>:

  • Nomo(j), telefonnumero, retpoŝtadreso
  • Ĉu vi bezonos lokon por tranokti?
  • Ĉu vi havas specialajn manĝaĵbezonojn? (Kiajn? Ĉu vi ekz. estas vegetarano?)

Ceteraj kontaktinformoj: Jelena Lunde (932 13 227), Ulf Lunde (920 52 625).

Norsk | Esperanto