----------------------------------------------------------------------------- K l u b a B u l t e n o Organo de Klubo Esperantista en Oslo N-ro 5 2006 ^Jaùdon la 2an de novembro 54a jaro ----------------------------------------------------------------------------- KUNVENA KALENDARO ^Ciam je la 19a horo. Kie? - Vidu plej malsupre. MARDON la 7an de novembro (sem. 45) - tirsdag Peter Wessel Zapffe - la humura tragediisto. Zapffe estas, laù Arthur "Oluf" Arntzen, la plej granda humuristo en Nord-Norvegio. Tamen, en sia granda filozofia verko "Om det tragisk"e ("Pri la tragedia") li konsideras la vivon kiel ne-taùgan por vitalaj interesoj de la homo - kaj konkludas ke "la homaro devus malesti". Geir Langård prezentas liajn vivon kaj filozofion. Peter Wessel Zapffe er erklært den største humoristen i Nord-Norge. Likevel - i det store filosofiske verket sitt,"Om det tragiske", finner han livet uegnet for menneskets vitale interesser - og at menneskeheten bør opphøre. Geir Langård presenterer hans liv og filosofi. LUNDON la 20an de novembro (sem 47) - mandag: Ludu kaj lernu! Ni provos kelkajn paroligajn ludojn. Vi prøver noen leker og spill. Cetere iu eble memorigos nin pri la 90jara jubileo de la (re)fondo de nia klubo. MARDON la 5an de decembro (sem. 49) - tirsdag. Otto Prytz prezentos atenditan kaj neatenditan muzikon el landoj kiujn li vizitis. Otto Prytz presenterer ventet og uventet musikk fra land han har besøkt. LUNDON la 18an de decembro (sem. 51) - mandag: Ni komparos du tradukojn de "Terje Vigen" de Ibsen, faritajn de Erling Anker Haugen kaj Didrik Didriksen. Vi sammenligner to oversettelser av (de første strofene av) Ibsens "Terje Vigen". MARDON la 2an de januaro - tirsdag Neformala kunveno. Kun lingvaj ludoj - aù ^cu iu povos rakonti el iu evento? Uformelt møte. Med leker og spill - eller har noen noe å fortelle fra et eller annet møte? LUNDON la 15a de januaro (sem. 3) - mandag "Vidi per manoj". Otto Prytz prezentos la intervenon, kiun li faris pri la temo dum la Kleriga Lundo de la UK 2006. Li ankaù aktivigos la ^ceestantojn per la provoka demando: Kiel vi rekonas katon / hundon/ tigron .... vide - kaj palpe? La partoprenantoj bv. kunporti figurojn (bestajn, homajn, koboldajn ... ) el porcelano, ligno, tolo ktp. "Å se med hendene". Otto Prytz presenterer innslaget som han hadde om dette temaet på verdenskongressen i 2006. Han kommer også til å aktivisere de tilstedeværende med det provoserende spørsmålet: Hvordan gjenkjenner du en katt eller en hund eller en tiger .... visuelt - og ved å ta på den? Deltakerne bes ta med seg keramikk-, tre- eller tøyfigurer (dyr, mennesker, troll ... ). ----------------------------------------------------------------------------- O K A Z I S Mardon la 5an de septembro Kjell Peder Hoff travivis multajn strangajn epizodojn en siaj renkontoj kun aliaj partoprenantoj de la Universala Kongreso en Florenco. Li ankaù ^ceestis en kelkaj el la multaj kunvenoj - por patronoj de TEJO, por membroj de Societo Zamenhof, por radi-aùskultantoj, pri terminologia laboro, pri afrika agado, la aùkcio .... Pri ^ci ^cio li rakontis, kaj li ankaù montris informilojn pri multo plia, kiujn li kolektis en la Movada Foiro. Sed la programo de la UK estis densa, kaj ^ciom partopreni povas neniu - en la Kleriga Lundo okazis e^c kvin kunvenoj samtempe la tutan tagon. Otto Prytz estis aktiva aganto plurloke en la kongreso, i.a. du fojojn en tiu Kleriga Lundo - kaj li pretas raporti pri tio en alia kluba kunveno. Lundon la 18an de septembro La 18an de septembro 1906 fondi^gis la unua esperantoklubo ^ci-urba. Harald Rygg prezentis la eventojn de la periodo ^gis 1966 laù historia kajero "Kronologia historieto 1916-196"6, en kiu oni precizigis, sed ne pravigis, ke la nunan klubon oni refondis en 1916. Pri la plej fruaj jardekoj ni ne havas aliajn fontojn, sed ekde la 30-jaroj aktivis homoj kiujn persone memoris pluraj ^ceestantoj en nia jubilea kunveno. Malgraù grandaj evoluoj en la ekstera socio en la pasintaj cent jaroj, la klubaj kursoj kaj kunvenoj konservis esence la saman strukturon, krom ke la stilo lastatempe i^gis malpli formale prelega kaj pli diskutiga. Kaj malgraù la socia liberigo de la virinaro, ^sajnas ke la fraùlinoj kaj sinjorinoj de la praklubo almenaù same vigle aktivis kiel la nunaj membrinoj. Ni ^gojis pro ^ceesto de gastoj el Sarpsborg kaj Litovio, kaj de pli multaj membroj ol kutime, kaj fincelebris la lokan jubileon per Verdicchio - "la vino de la esperantistoj" - kaj Esperanta kantado. Mardon la 3an de oktobro Manke de la anoncita programo, ni faris trarigardon de la venontaj eventoj, i.a. pluraj seminarioj k.s.kaj precipe tiu de NEL en novembro - ni aùdis pri la progreso de la preparoj, kaj du ^ceestantoj ali^gis. Poste ni improvizis demandadon pri kelkaj lingvaj aferoj: uzo de la artikolo kaj de la refleksivo: 'si' kaj 'sia'. Prilumis plurajn problemojn tiurilate nia akademiano Otto Prytz. Lundon la 16an de oktobro Unue ni, kiel antaùanoncite, ser^cis - kaj grandparte ankaù trovis - esprimojn en Esperanto por la specialaj terminoj uzotaj dum la granda konferenco en Oslo pri tutmondi^go (-igo?), ekz-e bærekraftig utvikling, populisme, ressurser kaj velferd. Poste Asbjørn Lindh aùdigis al ni per la komputilo tre inspiran intervjuon pri tiaj konferencoj kun D-ro José Antonio Vergara, ^Cilio, estrarano de "Libero por la Lingvoj" kaj komitatano de Amerika Komisiono de UEA pri la Monda Socia Forumo 2006. Li eldiris interalie ke la sociaj forumoj estas "la plej taùga scenejo por prezenti nian proponon por lingva demokratio kaj lingva ekologio". DD INFORMBUDO DE NIA STUDASOCIO Kiel anoncite per Kluba Bulteno 4, ni partoprenis en informbudo de nia studasocio sur la Placo de Young vendredon la 8an de septembro, okaze de "Læringsfestival for voksne". Bedaùrinde mankis publiko, tamen estis utile disdoni flugfoliojn al kolegoj el aliaj studasocioj, kaj povi korekti la misimpreson kiujn havis kelkaj, ke Esperanto jam formortis. Krome nia reprezentanto estis poste bildigita sur la dorsopa^go de la informilo de nia studasocio kaj sur ties ^cefa hejmpa^go. LA TUBISTA LABORO La granda renovigo de la tubaro, kaj precipe la banejoj, en Olaf Schous vei 12-18 estas nun pli-malpli finita. Restas nur iom da post-ordigado kaj -purigado - kaj kalkulo de la sumo kiun ni rericevos ^car ni ne havas banejon kaj ne necesis ion fari pri la en-kelaj necesejo kaj lavabo. PRUNTI^GIS AL NI AERPURIGA MA^SINO - sed ankoraù ni ne esploris, ^cu ^gi vere efikas kontraù la aera malfre^so kiun sentas kelkaj niaj membroj en nia kunvenejo. TAPI^SO Anonima membro bonvole donacis al ni belan tapi^son, sub la tableto inter la sofoj. Iuj el ni memoras ke en la 80aj jaroj estis ^gismura tapi^so en la kuven-^cambro, sed oni forigis ^gin, ^car kolekti^gis sur kaj en ^gi tro da bruna froma^go. Do la novan ni devas zorge polvosu^ci post ^ciu kunveno! GLOBALISERINGSKONFERANSEN En tiu granda konferenco en la Domo de la Popolo meze de oktobro ni de^joris tri tagojn ^ce informbudo, disdonis ^c 500 flugfoliojn kaj vendis dudekon da "Slosiloj" kaj da "Ordlister". PASPORTA SERVO Nun legeblas ^ce www.esperanto.no/oslo detala klarigo pri la vojo al Esperantonia, a^ceto de busbiletoj ktp., kun stratmapoj. Tiu adreso aperos ne en la presita Pasporta Servo-kajero, sed inter la detalaj informoj legeblaj nur por membroj de PS en ties TTT-ejo (www.tejo.org/ps). ----------------------------------------------------------------------------- NE OKAZIS Ni ne aùdis ke iu membro voja^gis al la seminario en Karlskoga komence de oktobro, aù ke iu partoprenis en la jarkunveno de Esperanto-Gården en Lesjöfors. Pli maltrankvilige: ankaù neniu ankoraù reagis al nia alvoko raporti pri _bonaj afi^stabuloj_ surstrate kaj endome en la urbo. Rezulte ni i^gas pli kaj pli nerimarkitaj en la urbaj medioj. ESPERANTO-NYTT 2 Ni ricevis de la ekspedantoj en Trondhejmo stokon por disdonado, sed preskaù neniu prenis aù petis sendon. NE TIMU ke la stoko el^cerpi^gos se vi prenos - ni senprobleme presigos pliajn! --------- ADRESO. En la Plenan Adresaron sur p.4 en^steli^gis la malnova adreso de Kjell Peder Hoff. La nova estas Solvegen 12 b, 2005 Rælingen. ---------------------------------------------------------------- NI ORDINARE KUNVENAS je la 19a horo la unuan mardon kaj la trian lundon de la monatoj / første tirsdag og tredje mandag i måneden (krom / unntatt en ferioj) en Olaf Schous vei 18 (enirejo de Schouterrassen), 0572 Oslo. Buso 31 (aù tramo 17) al Sinsenterrassen kaj sekvu la samnoman flankstraton ^c 400 m. Tlf. 22 35 08 94 www.esperanto.no/oslo Retpo^sto: inform(^ce)esperanto.no Po^st^giro 0532 36 19699 (sed kotizon pagu al NEL). ^Ci tiun Bultenon prizorgis Douglas Draper.