Landa Kongreso 2009

jun. 20, 2009

Estis agrabla semajnfino en Os. La plejmulton de la tempo kompreneble dediĉis al la «plenkreska» asocio. Sed ankaŭ troviĝis tempon por ĝardena festo, ekskurzoj, konversaciojn, aĉeti librojn, festeno ktp.

Esperantoflago ĉe la urbodomo

Ĉe Os Rådhus (la urbodome en Os) ne nur norvega flago flirtis en la vento, sed en sabato kaj dimanĉo ankaŭ Esperantoflago. La konsiderata fontinto de la Esperantomovado en Norvegio, Haldor Midthus, originis el Os. Kaj tio povis kontribui al tiu privilegio.

En la foto vi vidas la junuloj kune kun la plej aĝa kongresano – almenaŭ laŭ jaroj – Elna Matland.

La landa kunveno de NJE

En la landa kunveno de NJE oni pritraktis la raportojn de la antaŭajn jarojn, sed ankaŭ diskutis kion NJE prioritatos la venontaj jaroj. La lasta programero estis elektoj.

Tute nedrama, la jenan estraron elektiĝis por la periodo 2009-2011:

Prezidanto: Leif Arne Storset
Vicprezidanto: Matias Särkelä Jentoft
Sekretario: Einar Faanes
Kasisto: Kristoffer Haug
Estrananoj:
Odin Hørthe Omdal
Espen Stanger Johannesen
David Welsh

Judith P. Abrahamsen, prezidinto en la lasta periodo, eksiĝis pro atingita aĝo.
– Estis tre interesa tasko prezidi NJE-n. Estis tre agrable kunlabori kun la homoj en la estraro. Eĉ se ĉiuj en la lasta tempo estis tre okupitaj ankaŭ per aliaj taskoj, la periodo estis bona.

Leif Arne Storset estas veterano en la estraso de NJE, kaj estis kasisto dum la lastaj periodoj. Li sentas sin preta.
– Mi tre dankas pro la fido, kaj antaŭĝojas pri la kunlaboro kun la nova estraro. Ni havas kelkajn interesajn projektojn sur la stablo.

Norsk | Esperanto