La Sakraĵkonkurso: La resultoj estas pretaj!

jun. 18, 2007

En Inter ni dirite 6/2006 NJE invitis al konkurso ne pri sakrado sed pri sakraĵoj. La organizo volis pruvi ke malgraŭ la antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto la lingvo kapablas esprimi fiaĵojn.


Video:
Por spekti la verdikton
de la juĝkomisiono
vi bezonas QuickTime.

Klaku la bildon por spekti.
La grandeco estas 16,3MB.

La venkantoj publikiĝis dum la Landa kongreso de NEL/NJE en Trondheim meze de junio. La ĵurio konsistis el Jardar Eggesbø Abrahamsen (doktoro pri lingvistiko), Otto Prytz (akademiano kaj devene el la norda, plej sakrema parto de Norvegio) kaj Heming Welde Thorbjørnsen (prezidinto de TEJO).

Ĉi-tie troviĝas la verdikto de la juĝkomisiono:

La kriterioj de la konkurso estis ke la kontribuoj ne ataku unuopulojn, sed tamen estu trafaj, vulgaraj, ofendaj kaj originalaj. Alvenis 57 esprimoj, aldone al retpaĝo kiu povas fabriki insultojn. Eblis grupigi la 57 esprimojn en la jenajn ĝenrojn:
– admonoj kaj konstatoj
– priskriboj
– ekkrioj kiuj estis maldecaj sed ne tre insultaj

Pluraj kontribuoj estis evidentaj tradukaĵoj el aliaj lingvoj kaj do ne estis sufiĉe originalaj. La juĝkomisiono aldonis kelkajn kriteriojn: La esprimoj estu relative facile kompreneblaj, ili ne estu tro longaj, kaj estu facile prononci ilin. Almenaŭ unu kontribuo rompis amason da tabuoj kaj insultis plurflanke, sed mankis al ĝi la humura elemento kiu devas esti en ĉiu bona sakraĵo.

La juĝkomisiono laboris retpoŝte. Fine ĝi povis konkludi pri la tri plej bonaj insultoj.

La 3a premio

La trie plej bona esprimo estas insulta, kvankam la vortoj uzataj ne estas aparte tabuaj. La insulto ne estas same forta kiom n-ro 2, sed la pitoreskeco de la vortumo najbaras al poezio, kion oni devas premii.

La trie plej bona esprimo, premiota per unu kompakt-disko de Vinilkosmo, estas:

Vi estas pli delikata ol felo de fekaĵo.
(kontribuis Manuel Pancorbo Castro, Hispanio)

La 2a premio

La due plej bona esprimo estas, pro la pli rekta insulto, malpli humura admono ol la plej bona. Sed same kiel la plej bona ĝi havas kombinon de lingva tabuo kaj tabua insulto: La lingva tabuo de la due plej bona insulto rilatas al la uzo de vulgara vorto, kaj la tabua insulto temas pri la grandeco de la referencita korpoparto. La insulto taŭgas nur kontraŭ duono el la homaro, kaj tio iom malkonvenas kiel venkanta sakraĵo. Samtempe la aludita malgrandeco de la menciita tabua korpoparto estas nerekte esprimata, kio estas efika literatura metodo kiun ekspluatis precipe Bjørnstjerne Bjørnson, kvankam en aliaj kuntekstoj.

La due plej bona esprimo, premiota per du kompakt-diskoj de Vinilkosmo, estas:

Serĉu vian kacon per pinĉilo.
(kontribuis Etel Zavadlav, Kroatio)

La 1a premio

Kaj nun la venkanto: La admono kombinas du tabuojn: lingvan tabuon pro la uzo de vulgara seksuma vorto, kaj socian tabuon pro tio ke la priskribita ago koncernas kombinon de homo kaj besto. Samtempe la admono vekas imagojn kiuj ne nur donas fortan impreson de doloro, sed ankaŭ aludas ke tute ne eblas plenumi la menciitan agon. Tiel la aspekto de prodolora humuro povas veki ridetojn se oni uzas la esprimon en la ĝusta situacio. Se la admono adresiĝas al virino, oni tuŝas ankaŭ tabuon kiu troviĝas en la pli antaŭjuĝaj rondoj, kio devas esti avantaĝo. Tipologie la esprimo similas al malnova sed senrilata admono de Sunnmøre kiu temas pri simila traktado de salikoko.

La venkinta esprimo, premiota per kvin kompakt-diskoj de Vinilkosmo, estas:

Fiku fratinon de erinaco.
(kontribuis Etel Zavadlav, Kroatio)

Klaku ĉi tie por vidi ĉiujn ricevitajn kontribuojn

Norsk | Esperanto