Reta kunveno kun Charlotte Scherping Larsson

apr. 10, 2021

Sabate la 17-an de aprilo je 14:00 ĉiuj membroj de NEL kaj niaj nordiaj najbaraj landaj asocioj estas invitataj al reta kunveno kun Charlotte Scherping Larsson, prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Charlotte prezentos la historion de TEJO, nunajn projektojn kaj planojn por estonta agado. La kunveno okazos en Zoom, kaj vi aliĝas sendante retpoŝtan mesaĝon al <oficejo (a) esperanto.no> plej laste la 15-an de aprilo.

[Baard Hekland]

Norsk | Esperanto
Reta kunveno kun Charlotte Scherping Larsson